Truŝ-gimnazio (Brodi)

Gimnazio Kronprinco Rudolfo (germane: k. k. Kronprinz-Rudolf-Gymnasium; nuntempa nomo Бродівська гімназія ім. Івана Труша) estis post la poligo de la galiciaj gimnazioj - krom la gimnazio en Lvivo - ĝis 1914 la ununura kies instrulingvo estis la germana. Adreso: Kocjubinski-strato 2, Brodi, Ukrainio.

Truŝ-gimnazio
lernejogimnazio
Informoj
fondodato 1817
Situo
Geografia situo 50° 4′ 57″ N, 25° 9′ 5″ O (mapo)50.082525.1514Koordinatoj: 50° 4′ 57″ N, 25° 9′ 5″ O (mapo)
lando Ukrainio
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Truŝ-gimnazio (Brodi) (Ukrainio)
Truŝ-gimnazio (Brodi) (Ukrainio)
DEC
Truŝ-gimnazio (Brodi)
Truŝ-gimnazio (Brodi)
Map
Truŝ-gimnazio
vdr
gimnazio en Brodi

Historio redakti

La plej malnovaj mezlernejoj de Brodi fonditis en 1784. En 1817 inaŭguritis Juda nehumanisma gimnazio germanlingva. En 1854 politikistoj ŝanĝis ĝin je publika lernejo kaj faris el ĉi paŝo post paŝo (ekde 1865) nehumanisman gimnazion. La eĉ hodiaŭ ekzistanta ejo starigitis en 1883 kaj nomitis ĝi laŭ kronprinco Rudolfo de Habsburgo-Loreno. En ĝi trapasis brilege la abiturientan ekzamenon la konata verkisto Joseph Roth.

La urba komunumo, kiu financis grandparte la tuton, insistis dum jardekoj pri la daŭrigo de la germana lingvo instrulingve. Tamen decidis en 1896 la urba konsilantaro poligi ankaŭ tiun ĉi lernejon kio efektiviĝis tamen nur ekde 1907/08. La lasta germanlingva maturiĝekzameno estis do en junio 1914.

Post la Unua mondmilito nomitis ĝi laŭ la en Brodi naskiĝinta verkisto Joseph Conrad. Kiam ekadministris la sovetianoj en 1939 enkondukis oni la ukrainan lingvon kaj ŝanĝis la lernejspecon. Ne antaŭ 1997 redonitis al la lernejo gimnazia kategorio kaj ĝi nomiĝis laŭ la pentristo kaj literaturkritikisto Ivan Truŝ (kiu mem lernanto estis tie iner 1881 kaj 1887).[1]

En junio 2016 instruitis ne tute 500 gelernintoj en la urkaina lingvo; unua fremdlingvo estas la angla kaj dua la germana.

Lernejestroj (elekto) redakti

  • Wilhelm Gabrigel (1878–1881)
  • Franciszek Adlof (1881–1896)
  • Stanisław Librewski (1896-1903)
  • Edward Schirmer (1903-1916)
  • Franciszek Niewolak (1916-1927)
  • Henryk Krzyżanowski (fino de la 1920-aj jaroj)
  • Władysław Sołtysik (1930-aj jaroj)
  • Jurij Volodimiroviĉ Melnik (instruisto pri informadiko; 2022)

Konataj lernintoj redakti

Literaturo redakti

  • Julian Kustynowicz: Entstehungsgeschichte des K. K. Rudolf-Gymnasiums in Brodi. Verl des Studienfonds, Brodi 1904
  • Jahresbericht des K.K. Rudolf-Gymnasiums in Brodi. 20.1897/98 - 29.1906/07 (
  • Sprawozdanie C.K. Gimnazyum Im. Rudolfa w Brodach. 30.1907/08 - 31.1908/09
  • Börries Kuzmany: Brodi. Eine galizische Grenzstadt im langen 19. Jahrhundert. Wien 2011, ISBN 978-3-205-78763-1

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Pri konataj lernintoj aranĝitis muzea ĉambreto kaj monumento.