Tulku (tibete སྤྲུལ་སྐུ་, laŭ la tibeta transskribo de Wylie sprul sku; mongole Qutuqtu; sanskrite Nirmanakaya; parte neprecize tradukata per la ĉina termino 活佛, huófó, do "vivanta budho") estas termino de Tibeta budhismo por aparte altranga lamao, kiu povas elekti la manieron de sia renaskiĝo - ekzemplo de tulku estas Tenzin Gyatso, la 14-a Dalai-lamao.

Normale la lamao elektus esti renaskita kiel homo, kaj de la sama sekso kiel lia aŭ ŝia antaŭulo. Tamen, diskutante sian propran posteulon, la 14-a Dalai-lamao diris ke "se virino montriĝas pli utila la lamao tre bone estus renaskita en tiu formo" [1] La 14-a Dalai-lamao, spekaluciante pri la ebleco ke la tibetaj budhanoj povus ne havi uzon por Dalai-lamao post lia morto, ankaŭ diris ke li "povus elekti renaskiĝon kiel insekto, aŭ (alia) besto..." [2] Kontraste al tulku, ĉiuj aliaj vivaĵoj inkluzive de aliaj budhistaj lamaoj ne havas la eblon elekti la manieron de sia renaskiĝo.

Aldone al la elekto de sia maniero de renaskiĝo, tulku-oj kapablas tuj antaŭ sia morto predikti la lokon de sia venonta naskiĝo, kelkvoje aldonante variajn detalojn pri siaj estontaj gepatroj, la situo de sia domo ktp. Se tiuj detaloj mankas, la monaĥoj kies tasko estas lokigi la renaskiĝon, konsultas lamaan astrologon pri informoj.

Nuntempe konatas kelkcent tulku'oj, kvankam en Tibeto antaŭ la ĉinia invado probable estis kelk mil da. Ekzemple, la 14-a Dalai-lamao estas konsiderata esti la renaskiĝo de ĉiuj el la 13 antaŭaj Dalai-lamaoj de Tibeto, kiuj ĉiuj konsideratas esti manifestiĝoj de Avalokiteŝvara, aŭ "Budho de Kompato", tenanto de la blanka lotuso. La vasta plimulto de tulku'oj (kaj de budhismaj lamaoj ĝenerale) estas viroj, kvankam ekzistas ankaŭ virinaj tulku'oj.

La 2-an de aŭgusto 2010 oni ekzemple sciigis ke en la tibeta monaĥejo Zagor okazis la ceremonio de la surtroniĝo de tulku Deĝub VI. Kvinjara Lozan-dodze, naskiĝinta en la prefektejo Lhoka de Tibeto, estis elektita kiel anstataŭulo de Deĝub V Czjanpal-gjamco, kiu foriris al nirvano 65-jaraĝa la 11-an de marto 2000.[3]

Noto redakti

  1. angle "if a woman reveals herself as more useful the lama could very well be reincarnated in this form". El "Dalai Lama Says Successor Could Be A Woman", retejo de la 14-a Dalai-lamao, la 13-an de decembro 2007 Arkivigite je 2017-03-07 per la retarkivo Wayback Machine.
  2. angle: "[I] might take rebirth as an insect, or an animal...". Tenzin Gyatso (1998) "Freedom in Exile. The autobiography of the Dalai Lama of Tibet" ["Libero en ekzilo. La aŭtobiografio de la Dalai-lamao de Tibeto"], Londono, eldonejo Abacus.
  3. informo de la rusia informagentejo Lenta.ru, kiu referencas al tiu de la ĉinia informagentejo Sinxua.