Tyra (germane Tyrra) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Třinec en distrikto Frýdek-Místek. Tyra estas rondo n-ro 12 de Třinec. Troviĝas ĉi tie fonto de trinkakvo nomata "Bolibřuška", kadavrejo (tombeja kapelo el la jaro 1925, renovigita en la jaroj 19591960 kaj 2017). Ĝi troviĝas sude de Třinec. En la jaro 2011 ĉi tie estis registritaj 169 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 465 loĝantoj.

Tyra
germane Tyrra
vilaĝo
Tombeja kapelo en Tyra
Oficiala nomo: Tyra
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Administra municipo Třinec
Historia regiono Silezio
Parto de Teŝinio
Montaro Moraviasileziaj Beskidoj
Domoj 169 2011
Situo Tyra
 - koordinatoj 49° 37′ 27″ N 18° 39′ 01″ O / 49.62417 °N, 18.65028 °O / 49.62417; 18.65028 (mapo)
Katastro 17,87 km² (1 787 ha) Tyra
Loĝantaro 465 (2021)
Denseco 26,02 loĝ./km²
Unua skribmencio 1577
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 738 01; 739 61
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Tyra (Třinec)
Portalo pri Ĉeĥio

Tyra estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 17,87 km².

Historio redakti

La unua skribmencio pri Tyra devenas el la jaro 1577, sed nur en la 17-a jarcento ĝi dividiĝis el Oldřichovice kiel memstara vilaĝo. En la jaro 1860 estis en Tyra konstruita la unua lernejo kaj fondita tombejo. En la jaro 1939 municipo Tyra havis 449 loĝantoj, al la silezia nacieco tiam anoncis sin 415, al la pola 21 kaj al la germana 13 loĝantoj. La devene memstara municipo Tyra estis alligita al urbo Třinec en la jaro 1980.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869546
1880506
1890503
1900511
1910510
1921421
JaroLoĝantoj
1930480
1950457
1961454
1970438
1980451
1991424
JaroLoĝantoj
2001411
2011596
2021465

Signifaj naskiĝintoj redakti

  • Karel Walach
  • Adam Wawrosz – (1913 – 1971), pola poeto, verkisto kaj nacia aktivisto travivis en la vilaĝo infanaĝon