Kombinaĵo de 4 okedroj kun turna libereco

(Alidirektita el UC10)

En geometrio, kombinaĵo de kvar okedroj kun turna libereco estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 4 okedroj, konsiderata kiel triangulaj kontraŭprismoj. Ĝi povas esti konstruita per kunmeto de kvar identaj okedroj, kaj tiam turno de ĉiu per egala angulo θ ĉirkaŭ malsama akso trapasanta la centrojn de du kontraŭaj okedraj edroj, en maniero kiu konservas piritopluredran simetrion.

Kombinaĵo de kvar okedroj kun turna libereco
Plia nomo UC10
Bildo
Speco Uniforma pluredra kombinaĵo
Verticoj 24
Lateroj 48
Edroj 8+24 trianguloj
Komponantoj 4 okedroj
Geometria simetria grupo Piritopluredra Th
Geometria simetria grupo de komponanto 6-obla nepropra turnado S6
vdr

Kunmeto de ĉi tiu kombinaĵo kun la sama kombinaĵo, en kiu la okedroj estas turnitaj per la sama angulo θ en la kontraŭa direkto, donas la kombinaĵon de ok okedroj kun turna libereco.

Kiam θ=0, ĉiuj kvar okedroj koincidas. Kiam θ estas 60 gradoj, la pli simetria kombinaĵo de 4 okedroj (sen turna libereco) ekestas. En alia rimarkinda okazo (montrita sur bildo) por certa intera valoro de θ, 24 de la trianguloj formas samebenajn parojn kaj la kombinaĵo prenas formon de la kombinaĵo de 5 okedroj kun unu el la okedroj forprenita.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Uniformaj Kombinaĵoj de Uniformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447–457, 1976.