UNED
La Nacia Universitato de Jedistanca Edukado Universidad Nacional de Educación a Distancia mallongigita UNED) estas universitato ŝtata en Hispanio de ŝtata nivelo, kie eblas studi je distanco sen ĉeesti ĉiutage en klasoj; sufiĉas nur ĉeesti dum ekzamenoj. Temas pri universitato relative nova, kiu ekis en 1973.
UNED | ||
---|---|---|
fondodato | 1972 | |
Situo | ||
Geografia situo | 40° 25′ 8″ N, 3° 41′ 31″ U (mapo)40.41889-3.69194Koordinatoj: 40° 25′ 8″ N, 3° 41′ 31″ U (mapo) | |
Diversaĵoj | ||
retejo | Oficiala retejo | |
| ||
La UNED instruas pere de helpo ĉu aŭdiovida ĉu per interreto. Ĝi havas centran sidejon en Madrido, sed krome ĝi havas 61 filiojn en ĉiuj aŭtonomaj regionoj de Hispanio. Pro ties specifeco kaj nivelo, ĝi ne apartenas al regiono kiel la aliaj hispaniaj universitatoj, sed al la Ministerio pri Edukado de Hispanio.
Jam studis en ĝi pli da 180,000 lernantoj; laŭ tio estas la unua universitato de Hispanio kaj la dua de Eŭropo.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj LigojRedakti
esperante Oficiala enkonduka video "UNED, la universitato de estonteco"