UTC+12:00
(Alidirektita el UTC+12)
UTC+12 estas horzono en kelkaj landoj kiu havas tempodiferencon de dek du horoj al la Universala Tempo Kunordigita. Oriente limas la internacia datlinio.

Horzonoj en Rusio
UTC+3 | MSK−1: Kaliningrada Tempo | |
UTC+4 | MSK: Moskva Tempo | |
UTC+6 | MSK+2: Jekaterinburga Tempo | |
UTC+7 | MSK+3: Omska Tempo | |
UTC+8 | MSK+4: Krasnojarska Tempo | |
UTC+9 | MSK+5: Irkutska Tempo | |
UTC+10 | MSK+6: Jakutska Tempo | |
UTC+11 | MSK+7: Vladivostoka Tempo | |
UTC+12 | MSK+8: Magadana Tempo |
Inter alie, tiu tempo en Norda Azio kiel "Magadana tempo" uzatas kiel norma tempo (tutjare)
- en la Ĉukotka aŭtonoma distrikto,
- en la orienta parto de Jakutio,
- en la Magadana provinco,
- en la Kamĉatka regiono de la Rusia Federacio
- kaj krome en la kurilaj insuloj ekde 1945 plene apartenantaj al la Rusia Federacio, sed kulture ekde la 19-a jarcento pridisputataj inter Rusio kaj Japanio.
Krome ĝi validas en larĝa zono de la Pacifika Oceano, precipe tutjare, sed en la Fiĝioj kaj en Nov-Zelando (escepte de la Ĉatham-insularo) nur kiel norma (vintra) tempo.
Detale, en tiu zono tutjare ĝi funkcias en
- la Vejkinsulo (apartena al Usono),
- la Marŝala Insularo
- la Gilberta insularo kaj la insulo Banaba de Kiribato,
- en Nauro,
- Tuvalo kaj en
- Valiso kaj Futuno (apartena al Francio).