Vilaĝo Uhersko situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, sur dekstra teraso super valo de rivero Loučná, 20 km oriente de urbo Pardubice kaj 16 km okcidente de urbo Choceň. Vivas ĉi tie 434 loĝantoj (2024). De la fervoja stacio kondukas tra la vilaĝo verde signita turisma pado.

Uhersko
municipo
Poŝtofico kaj Municipo ofico en Uhersko
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Uhersko
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Holice
Historia regiono Bohemio
Rivero Loučná
Situo Uhersko
 - alteco 252 m s. m.
 - koordinatoj 49° 59′ 37″ N 16° 01′ 10″ O / 49.99361 °N, 16.01944 °O / 49.99361; 16.01944 (mapo)
Katastro 3,65 km² (365 ha) Uhersko
Loĝantaro 434 (2024)
Denseco 118,9 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 14-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 73
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575879
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Uhersko
Retpaĝo: www.holicko.cz/uhersko/
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Moravany, Chroustovice, Ostrov, Dolní Roveň kaj Trusnov.

Historio

redakti

La vilaĝo devenas eble jam de la 13-a jarcento. Pri ĝi estas mencioj en libroj de konata ĉeĥa verkisto Alois Jirásek "V cizích službách" a "Z mladých cest" ("En fremda servado" kaj "El junaj vojaĝoj").

Loĝantaro

redakti
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869453
1880439
1890470
1900430
1910421
1921414
JaroLoĝantoj
1930419
1950330
1961363
1970340
1980276
1991251
JaroLoĝantoj
2001266
2014277
2016259
2017255
2018257
2019291
JaroLoĝantoj
2020359
2021296
2022292
2023384
2024434

Vidindaĵoj

redakti

Grafitioj sur domoj de komunuma oficejo, sokoldomo (gimnastikejo), vendejoj kaj pliaj domoj el la jaroj 1922 - 1927 estis kreitaj de ĉiloka naskiĝinto Prof. Alois Mudruňka kaj renovigitaj de lia nevo akademia skulptisto Čestmír Mudruňka en la jaro 1998.

Korto n-ro 9 estas el la 2-a duono de 18-a jarcento. Duetaĝa loĝdomo kun trilatera fronto ornamita per globoj, pinfruktoj kaj blazono de Kinský familiaro. Sur la korto estas pordego kun dekore dividita fronto kaj masonita baroka sonorilejo kovrita per ŝinda tegmento.

Memorindaĵo

redakti

Preĝejo de Ĉieleniro de Sankta Maria estis konstruita en la jaro 1704 surloke de origina gotika preĝejo. Estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, kun alkonstruaĵoj sur norda kaj suda flankoj kaj kun turo antaŭ la okcidenta fronto. La presbiterejo estas volbita barele, la navo per alpremita barelvolbo, la ĥorejo estas sur du toskanaj pilieroj kaj subvolbita per tri kampoj de kruca krestvolbo. La ĉefaltaro kaj du flankaj altaroj estas novrenesancaj de J. Krejčík el la jaro 1897, stana baptujo devenas el la jaro 1781 kaj du tomboŝtonoj el la komenco de 17-a jarcento.

Enirejon en estintan paroĥejon el la komenco de 19-a jarcento ornamas ŝtona ortangula portalo.

Naturo

redakti

Post unu kilometro malantaŭ la vilaĝo la verda pado najbaras arbargardistan domon kaj parketon Neulust plu iras al folia arbaro Boršov kun riĉa kreskaĵaro kaj faŭno, daŭras laŭlonge de fiŝlago Lodrant sur kies digo kreskas grandaj centjaraj kverkoj. La vojon ni povas sekvi plu al Horní Jelení kaj Vysoké Chvojno. El nealtaj montetoj Praška (258 m) kaj Hlaváč (246 m) estas dum favora vetero videbla bela panoramo al proksima ĉirkaŭaĵo, sed ankaŭ al Bohemia-Moravia montetaro, Železné hory, Orlica montaro kaj al Gigantmontaro.

La fiŝlago Lodrant kun apuda arbaro estas naturscience valora loko proponita al ŝtata protektado.

El birdoj oni povas ĉi tie vidi Grizan ardeon (Ardea cinerea), Grandan botaŭron (Botaurus stellaris), Riveran grilbirdon (Locustella fluviatilis), habroptilon (Habroptila), Barbopanuron (Panurus biarmicus) kaj multajn pliajn.

El kreskaĵoj aperas ĉi tie Laktoflora violo (Viola stagnina), Longfolia stelario (Stellaria longifolia) kaj pliaj raraĵoj.

Negranda herbejo najbaranta al la arbaro estis en la jaro 1952 proklamita botanika Ŝtata natura rezervejo. Estas ĉi tie la plej granda ejo de Kalika genciano (Gentiana pneumonanthe) en Ĉeĥio. Plue kreskas ĉi tie Farboseratulo (Serratula tinctoria), Faska dianto (Dianthus armeria) kaj Superba dianto (Dianthus superbus).

Bibliografio

redakti
  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en 1978.