Ulrich Jung
Ulriko Jungo (1478-1539) estis germana kuracisto, humanisto, profesoro pri medicino, hebreisto kaj frato de Ambrosius Jung la 1-a (1471-1548). Li verkis sennombrajn traktaĵojn pri infektaj malsanoj. Li apartenis al tre famaj aŭgsburgaj familioj de kuracistoj, humanistoj, profesoroj kaj patricioj. Lia patro nomiĝis Johann Hans Jung (1425-1505) kaj ankaŭ estis kuracisto kaj lia patrino estis Martha Kärner.
Hulderico Jungo | |
---|---|
germana kuracisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1478 en Ulm, Germanio |
Morto | 18-a de julio 1539 en Aŭgsburgo, Germanio |
Familio | |
Patro | Johann Hans Jung |
Frat(in)o | Ambrosius Jung la 1-a |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
Vivo
redaktiEn 1507 li estis indikita kiel kuracisto de la urbo Aŭgsburgo kaj persona kuracisto kaj imperia konsilisto de Maksimiliano la 1-a. por kies salajro li ricevis 6 mil guldenojn. Li ankaŭ estis privata kuracisto de la patricia familio de Antono Fugger (1493-1560).
En 1538, la imperiestro Karlo la 5-a omaĝis lin per nobela titolo. Poste li enmembriĝis al la "Collegium Medicum" kie li estis profesoro pri medicinaj sciencoj. Li ankaŭ studis la hebrean kaj klarigis pri la neceso de studo pri la bibliaj tekstoj en la Fakultato pri Teologio. Kune kun sia frato, li estis kun-aŭtoro de la verko "Conclusiones et propositiones universam medicinam", traktaĵo pri infektaj malsanoj. Li asertis ke pomadoj surbaze de hidrargo estis neadekvata por la traktado de la variolo.
Verko
redaktiLiteraturo
redakti- Negotiating the French Pox in Early Modern Germany, Claudia Stein
- Enzyklopädie Medizingeschichte, Werner E. Gerabek, Bernhard D. Haage, Gundolf Keil, Wolfgang Wegner
- Hitz - Kozub, Rudolf Vierhaus
- Augsburger Stadtlexikon
- CERL Thesaurus
Vidu ankaŭ
redakti- Ambrosius Jung la 1-a (1471-1534)
- Sigmund Grimm (1480-1532)
- Adolf Occo la 2-a (1494-1572)
- Konrad Peutinger (1465-1547)