Ambrosius Jung la 1-a

Ambrosius Jung la 1-a (1471-1548) estis germana humanisto, kuracisto, doktoro pri medicinaj sciencoj, universitata profesoro kaj fakulo pri epidemiologiaj malsanoj. Li estis kuracisto de la imperiestro Maksimiliano la 1-a (1459-1519), filo de Johann Hans Jung (1425-1505) kaj lia edzino Anna Imhof (1440-1458) kaj patro de Ambrosius Jung la 2-a (1510-1559).

Ambrosius Jung la Maljuna
(1471-1548)
Bildo de Ambrosius Jung la 1-a
Bildo de Ambrosius Jung la 1-a
Persona informo
Naskiĝo 1471
en Ulm, Germanio
Morto 1548
en Aŭgsburgo, Germanio
Alma mater Universitato de Padovo
Universitato de Ferrara
Subskribo Ambrosius Jung la 1-a
Familio
Patro Johann Hans Jung (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Ulrich Jung Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Ambrosius Jung (1510-1559) (en) Traduki, Susanna Jung (en) Traduki, Susanne Jung (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kuracisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Traktaĵo pri la pesto, verko presita de Johannes Schönsperger, en la 20-a de novembro 1494.[1]

Frua historio

redakti

La Jungoj ekloĝis en Aŭgsburgo fine de la 15-a jarcento danke al la urbestro de tiu urbo, Gossembrot, kiu persvadis Johann Jung (1425–1505) akcepti la postenon de urba kuracisto. Liaj filoj, Ulrich kaj Ambrosius, ricevis nobelan titolon kun nova nobla blazono de la imperiestro Karolo la 5-a en 1520, kaj en 1538 ili iĝis parto de la Aŭgsburga patriciaro. Dum jardekoj, la Aŭgsburgoaj Jungoj plenumis altajn oficojn, inkluzive de: personaj kortumaj kuracistoj de germanaj imperiestroj, la katedralĉapitro kaj la episkopecoj de Aŭgsburgo, ili funkciis kiel imperia kortuma konsilisto ĉe la kortumo de imperiestro Maksimiliano la 2-a, ili ankaŭ tenis elstarajn postenoj en preĝejoj, funkciante kiel kanonikuloj aŭ en kanonikejoj.

Infanaĝo

redakti

Li kreskis en riĉa familio kie lernado estis kultivita. Lia patro estis la patricio Johann Hans Jung (naskiĝis en 1425 en Zuriko, mortis la 16-an de februaro 1505 en Aŭgsburgo), doktoro pri medicino kiu studis en Italio kaj en la jaroj 1468–1491 funkciis kiel urba doktoro de Ulm, kie li prelegis pri medikamentoj. Fine de la 15-a jarcento, dank' al urbestro Gossembrot, la patro de Ambrosius ekloĝis en Aŭgsburgo. En 1490 li iĝis la persona kuracisto de imperiestro Maksimiliano la 1-a.

Ambrosius Jung havis ses gefratojn, la fratinoj Helena kaj Ursula (ĉi-lasta edziniĝis kun Daniel Mair von Kaufbeuren) kaj la fratoj Johann (li iĝis doktoro pri teologio kaj imperia konsilisto, ekde 1525 li estis kanoniko en la katedralo de Sankta Gertrudo en Aŭgsburgo kaj ĉe la katedralo en Freising), Ulrich (kuracisto kaj urba kuracisto de Aŭgsburgo), Georgo (Jörg) (en la jaroj 1532–1559 pastro en "Sankta Gertrauda en la Katedralo de Niaj Sinjorinoj malantaŭ la nova pordego al Aŭgsburgo") kaj Ludwig (kiu mortis en Savojo, en Italio).

La onkloj de Ambrosius funkciis kiel kanonikoj en Regensburgo, Freising kaj Passau. Lia patrino estis la filino de la urbestro de Ulm, Anna Imhoff

Junularo

redakti

Li studis kun sia frato en Tübingen, kaj ankaŭ diplomiĝis ĉe la medicina fakultato en Padovo, kie li doktoriĝis. El sia frua juneco li kolektis librojn kaj havis grandan bibliotekon, kiu poste parte riĉigis la kolektojn de la urbo (inkluzive de la medicinaj verkoj de la Jungoj). La evoluo de la biblioteko estis ebla danke al la enamikiĝo kun Konrad Peutinger, kiu dediĉis unu el liaj polemikaj verkoj al Ambrosius Jung.

Aŭgsburga periodo

redakti

Ekde 1494, li iĝis kuracisto ĉe la kortumo de ĉefepiskopo Friedrich von Zollern (1451-1505), kaj ankaŭ traktis la pli altan pastraron de la katedralĉapitro de Aŭgsburgo, per kiu li estis pagita. La jaro 1494 ankaŭ okazis avanco en lia scienca kariero, li publikigis la verkojn: "Ein ausserwelt loblich tractat und regiment in dem schwärzen zeit der pestilentz" kaj "Tractatus de pestilentia ex diversis auctoribus aggregatus eldonita el la presejo Johann Schönsperger.

En la jarŝanĝo el 1497 kaj 1498 li faris medicinajn esplorojn, dank'al kiuj li publikigis, kune kun sia patro Johann Jung, faman verkon: "De morbo mal de Franco", analiza verko pri sifiliso, kiu estis unu el la liaj unuaj entreprenoj en la eŭropa medicino.

En 1510, li ricevis taskon kiel urba kuracisto, traktante la patriciojn kaj nobelaron. La plej riĉaj bavaroj estis traktitaj de li, inkluzive de la Fugger-oj kaj Rems-oj. Ekde 1517 li iĝis persona kuracisto ĉe la aŭgsburga kortumo de Heinrich von Lichtenau (1444-1517).

En 1520, kune kun sia frato Ulrich, li estis ricevis nobelan titolon fare de la imperiestro Karolo la 5-a. Lerninte el la sperto de la Stefan Jung (1409-1470) el Banská Bystrica, en 1525, kune kun grupo de patricioj, li investis 4600 rejnajn guldenojn en minado kaj metalurgio, iĝante kunposedanto de karbominejoj kaj ferfabriko.

Ambrosius Jung ankaŭ dediĉis sin al esplorado pri la pesto. Li anoncis la rezultojn de siaj esploroj en 1535, eldonante: "Ain nutzliche trostliche und kurtze underrichtung, wie man sich in disen schwären leüffen der Pestilentz halte(n) soll ... dem gemainen mann zu hilff und gutem, der mit andern beystand hat, verordnet". En ĉi tiu verko, li rekomendis specialajn antaŭzorgojn por eviti epidemiojn (inkluzive de persona higieno, fumigado kaj fumado).

Li baldaŭ publikigis ĉe "Remedia manuscripta pro catarrho et angustiis thoracis" de Peutinger, polemikan verkon kun la tezoj de Paracelso, kiun li persone konatiĝis en 1536.

Li ankaŭ estis amiko de Andreas Vesalius, kun kiu li tenadis oftajn kontaktojn. Ili plurfoje solvis medicinajn problemojn kaj kune traktis la plej riĉajn reprezentantojn de la aŭgsburgaj patricioj.

Kune kun lia frato Ulrich Jung, li faris esploradon pri infektaj malsanoj, rezultante en la kreado de komuna verko en 1538: "Conchisiones et propositiones universarum medicinam per genera com prehendentes".

En 1538, Ambrosius Jung prezentis unu el la verkoj de Gereon Sailer (1500-1562), humanisto, tradukisto, poeto kaj kuracisto. En la sama jaro, li estis akceptita en la Aŭgsburgan patriciaron kaj ankaŭ estis asociita kun la "Collegium Medicum", kie li prelegis pri medicinaj sciencoj. Lia plej fama lernanto estis Jörg Sturmer.

Ambrosius Jung, laŭ la medicina historiisto Gundolf Keil (n. 1934), estis granda fakulo kaj aŭtoritato pri epidemiologiaj malsanoj en la 16-ajarcenta Eŭropo, agnoskita kaj respektata figuro en la scienca komunumo de tiu tempo.

Verkaro

redakti
  • Ein ausserwelt loblich tractat und regiment in dem schwärzen zeit der pestilentz (1494)
  • Tractatus de pestilentia ex diversis auctoribus aggregatus (1494)
  • De morbo mal de Franco (1498, kune kun sia patro Johann Hans Jung)
  • Ain nutzliche trostliche und kurtze underrichtung, wie man sich in disen schwären leüffen der Pestilentz halte(n) soll ... dem gemainen mann zu hilff und gutem, der mit andern beystand hat, verordnet (1535)
  • Remedia manuscripta pro catarrho et angustiis thoracis
  • Conchisiones et propositiones universarum medicinam per genera com prehendentes (1538, razem z bratem Ulrichem Jungiem)

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti