Umberto la 1-a (Italio)
Umberto la 1-a de Savojo (itale Umberto I di Savoia, plennome Umberto Rainerio Carlo Emanuele Giovanni Maria Ferdinando Eugenio), naskita la 14-an de marto 1844 en Torino, murdita la 29-an de julio 1900 en Monza, estis princo de Piemonto kaj reĝo de Italio de 1878 ĝis sia morto.
Li edziĝis en 1868 kun Margareto de Savojo, kiu naskis al li unikan filon : Viktoro-Emanuelo
Umberto reĝiĝis la 9-an de januaro 1878 post la morto de sia patro, Viktoro Emanuelo la 2-a. Lia ekstera politiko estis ekspansiema, li okupis kaj koloniigis Eritreon (1885) kaj Somalion (1889). Etiopio en 1889 ricevis la statuson de protektorato itala, sed en 1896 sukcesis sendependiĝi.
Interne Umberto tendencis al subprema kaj aŭtoritateca politiko. Kiam dum manifestacioj en Milano (7-a de majo 1898) generalo Fiorenzo Bava-Beccaris kanone mortigis centon da homoj, la reĝo distingis kaj gratulis lin. Post tiuj eventoj okazis du sensukcesaj atencoj al la reĝo; dum tria atenco la anarkiisto Gaetano Bresci pistole mortigis lin en Monza.
La Domestrecon de Savojo heredis lia sola ido, Viktoro Emanuelo la 3-a.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Genealogio de la savoja dinastio Arkivigite je 2020-05-28 per la retarkivo Wayback Machine