Unión do Povo Galego
La Unión do Povo Galego (esperante Unuiĝo de la Galega Popolo), UPG, estas galega politika partio, el galeg-naciisma kaj komunisma ideologio. Ĝi mem difiniĝas kiel "patriotisma kaj komunisma, ĉar ĝi luktas por la nacia liberiĝo" (laŭ la artikolo 1 de ĝia Statuto). La partio publikigas la revuon Terra e Tempo (Tero kaj Tempo) kaj ĝia ĝenerala sekretario estas Néstor Rego. Nuntempe ĝi havas 1 300 partianojn. La junulara branĉo de la partio nomiĝas Unión da Mocidade Galega (Unuiĝo de la Galega Junularo) kiu fondiĝis en la jaro 1977.
Unuiĝo de la Galega Popolo | |
---|---|
Unión do Povo Galego | |
partio | |
Lando | Hispanio |
Estro | Néstor Rego |
Fondiĝo | En novembro 1963 |
Ĉefa sidejo | Av. de Lugo, 219 -1º 15703 Santiago-de-Kompostelo |
Ideologio | Marksismo-leninismo Galega naciismo Galega sendependismo |
Internacia aliĝo | en Eŭropa Unio: Eŭropa Libera Alianco |
Ĵurnalo | Terra e Tempo |
Junulara organizaĵo | Unión da Mocidade Galega |
Retejo | www.upg.gal |
La partio estis fondita en 1963 de Xosé Luis Méndez-Ferrín, Celso Emilio Ferreiro kaj aliaj galegaj intelektuloj, kun la celo atingi la sendependecon de Galegio kaj ĝian transformiĝon en socialisma ŝtato. Ĝi promociis la kreadon de naciismaj frontoj kiel la Asemblea Nacional-Popular Galega, la Consello de Forzas Políticas Galegas kaj la Galega Naciisma Bloko.