Union Mundial pro Interlingua
Union Mundial pro Interlingua, UMI (esperante Monda Unuiĝo por Interlingvao) estas internacia organizo fondita la 28-an de julio 1955 en Tours (Francio). Celo de la organizo estas disvastigado de interlingvao.
Union Mundial pro Interlingua | ||
---|---|---|
lingvoreguliganto | ||
Dum | 28-a de julio 1955 – | |
Fondodato | 28-a de julio 1955 | |
Sidejo | Bilthoven, [[]] | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La unua prezidanto de UMI estis Alexander Gode, kiu gvidis dum kelkaj lastaj jaroj laborojn de International Auxiliary Language Association kaj estis ĉefredaktoro de la vortaro "Interlingua-English Dictionary".
La 3-an de aŭgusto 2006, UMI estis jure registrita fare de Francio kiel internacia organizo. Ĉi tiu rekono permesas al UMI formi internaciajn kunlaborojn kaj agi en sia propra nomo kiel ekzemple jura organo. La Union Interlinguiste de France estis tre instrumenta pri tiu registron.
UMI havas membrojn kaj reprezentantojn en ĉiuj kontinentoj. La prezidanteco de la plenumkomitato estas nune ne okupita[1], elektita ekde 2010 estis Sven Frank, ekde 2003 estis Barbara Rubinstein. La oficiala organo de UMI estas dumonata revuo Panorama in Interlingua.
UMI regule organizas konferencojn de la uzantoj de la lingvo. Tiuj konferencoj okazis ĝis nun en:
- Tours (Francio), 1955
- Bazelo (Svislando), 1957
- Tours (Francio), 1959
- Bazelo (Svislando), 1971
- Norwich (Britanio), 1974
- Sheffield (Britanio), 1983
- Taastrup (Danio), 1985
- Parizo (Francio), 1987
- Zwolle (Nederlando), 1989
- Helsingborg (Svedio), 1991
- Borne (Nederlando), 1993
- Prago (Ĉeĥio), 1995
- Strasburgo (Francio), 1997
- Focșani (Rumanio), 1999
- Gdansko (Pollando), 2001
- Lowecz (Bulgario), 2003
- Åsa/Göteborg (Svedio), 2005
- Kirchheimbolanden (Germanio), 2009
- Chepelare (Bulgario), 2011
- Åsa sude de Göteborg (Svedio) 2014
ReferencojRedakti
- ↑ Panorama in Interlingua 2015 kajero 3 p. 27