Universala lingvo (Menet)

Universala lingvo (Langue universelle) estas miksa planlingvo proponita de la franco Charles Menet en 1886. Ĝi uzas deformitajn naturajn radikojn kaj arbitran derivon, ĝia aspekto estas tre nenatura kaj kelkaj fontoj klasifikas ĝin kiel apriora lingvo. Ĝi havas klaran influon de Volapuko kaj iom similas al Dil.

Ĝiaj radikoj estas ĉiam unusilabaj, prenitaj ĉefe de Volapuko, araba kaj turka lingvo.

La ina formo estas derivita de maskla formo per prefikso, anstataŭ sufikso, kiel en plejparto de planlingvoj: fat (patro); efat (patrino). Tio devenas de Volapuka prefikso ji kun la sama celo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti