Universitato Jahangirnagar

Universitato JahangirnagarUniversitato Jahangirnagar (bengale জাহাঙ্গীরনগর বিশ্ববিদ্যালয় Jahangirnagar Viŝvavidjalaja, Universitata Akronimo: জাবি aŭ JU) estas publika universitato en Bangladeŝo, situanta en Savar Upazila, Dako.[1] Ĝi estas la nure tute rezidenca[2] universitato en Bangladeŝo.[1]

Universitato Jahangirnagar
publika universitato
Informoj
fondodato 1970
Situo
Geografia situo 23° 52′ 57″ N, 90° 16′ 2″ O (mapo)23.882490.2671Koordinatoj: 23° 52′ 57″ N, 90° 16′ 2″ O (mapo)
lando Bangladeŝo
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Asocio de Universitatoj de la Komunumo vd
filiita al
• University Grants Commission of Bangladesh vd
Universitato Jahangirnagar (Bangladeŝo)
Universitato Jahangirnagar (Bangladeŝo)
DEC
Universitato Jahangirnagar
Universitato Jahangirnagar
Map
Universitato Jahangirnagar
vdr

La universitato estis establita en 1970 fare de la registaro de Pakistano pere de Jahangirnagar Islama Universitata Ordenaro, 1970. Dum la unuaj du jaroj, ĝi funkciis kiel projekto. Ties unua Vic-kanceliero, Profesoro Mafiz Uddin Ahmad (F.D. en Kemio, Universitato de Illinois, Ĉikago) enposteniĝis la 24an de Septembro 1970. La unua grupo de studentoj, totalo de 150, estis aligita en kvar departementoj: Ekonomiko, Geografio, Matematiko kaj Statistiko. Ties formala inaŭgurado estis prokrastita ĝis la 12a de Januaro 1971, kiam la universitato estis lanĉita de la Admiralo S. M. Ahsan, nome Kanceliero.

Ĝis 1973, ĝi funkciis kiel projekto. En 1973 Jahangirnagar Islamuniversitata Leĝo estis ŝanĝita al Jahangirnagar Universitata Leĝo.

En 2014 la universitato havis totalon de 16,781 studentoj, 755 instruistoj, 270 stabanoj kaj 1,430 aliaj dungitoj. La universitato fieras havi la unuan inan Vic-kanceliero de ajna publika universitato en Bangladeŝo. Dr Farzana Islam, profesoro de la Antropologia departemento, estis nomumita kiel la unua Vic-kanceliero de Jahangirnagar Universitato la 2an de Marto 2014 dum kvar jaroj.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Mesbah-us-Saleheen. (2012) “Jahangirnagar University”, Banglapedia: National Encyclopedia of Bangladesh. Asiatic Society of Bangladesh.
  2. History of JU - Jahangirnagar University.