Universitato de Konstantino Filozofo (Nitro)
Universitato de Konstantino Filozofo en Nitra estas publika altlernejo de universitata tipo kun sidejo en Nitra.
Universitato de Konstantino Filozofo | ||
---|---|---|
publika universitato | ||
Informoj | ||
fondodato | 1959 | |
Situo | ||
Geografia situo | 48° 18′ 31″ N, 18° 5′ 28″ O (mapo)48.308518.091Koordinatoj: 48° 18′ 31″ N, 18° 5′ 28″ O (mapo) | |
lando | Slovakio | |
urbo | Nitro | |
retejo | [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Asocio de Eŭropaj Universitatoj • Asocio Universitata de Franclingvio vd | ||
filiita al | ||
• Asocio de Eŭropaj Universitatoj vd | ||
| ||
| ||
Antaŭanto de la universitato estis pedagogia instituto establita en Nitra en 1959. En 1964 la instituto estis nuligita kaj anstataŭ ĝi oni establis pedagogian fakultaton. En 1992 oni establis universitaton de Nitra per kunfandiĝo de la pedagogia fakultato kaj agrikultura altlernejo. Tamen ankoraŭ samjare oni denove dividis ĝin je Altlernejo Agrikultura kaj Altlernejo Pedagogia. La nuntempan nomon la universitato havas ekde 1996, kiam oni ŝanĝis la nomon de la Altlernejo Pedagogia en Nitra per leĝo n-ro 324/1996 al Universitato de Konstantino Filozofo en Nitra.
Fakultatoj redakti
Universitato de Konstantino Filozofo en Nitra havas jenajn fakultatojn:
- Fakultato de natursciencoj
- Fakultato de sociaj sciencoj kaj medicino
- Fakultato de mezeŭropaj studoj
- Filozofia fakultato
- Pedagogia fakultato
Elektitaj instruistoj redakti
Elektitaj studentoj redakti
- Ferenc Alabán
- Sándor Fehér
- Attila Komzsík
- Bertalan Révész
Eksteraj ligiloj redakti
Fonto redakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Univerzita Konštantína Filozofa v Nitre en la slovaka Vikipedio.