Sándor Fehér
Sándor Fehér [ŝAndor], konata ankaŭ Alexander Fehér, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Fehér Sándor estas ĉeĥoslovakia, slovakia hungara agronomo, altlerneja instruisto, lokhistoriisto.
Sándor Fehér | |
---|---|
Sándor Fehér | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1967 (57-jaraĝa) en Dolné Obdokovce |
Lingvoj | hungara • slovaka |
Ŝtataneco | Slovakio |
Alma mater | Universitato de Konstantino Filozofo en Nitra |
Okupo | |
Okupo | poeto • inĝeniero-agronomo • hejmlanda esploristo |
Sándor Fehér[1] naskiĝis la 2-an de aprilo 1967 en Dolné Obdokovce (Ĉeĥoslovakio, nun en Slovakio).
Biografio redakti
Sándor Fehér maturiĝis en agrikultura mezlernejo en 1986 en Dvory nad Žitavou, poste li akiris agrikulturan diplomon en altlernejo en Nitro en 1991. Inter 1992-1997 li estis laborgvidanto en Nitro, poste li akiris ekologian diplomon en Universitato de Konstantino Filozofo en Nitra en 1999, fine li akiris sciencan gradon Ph.D. en 2001. Inter 2002-2009 li estis lektoro kaj vickatedrestro de la Slovaka agrikultura universitato en Nitro. Lia habilitiĝo okazis en 2009 en la Universitato Reĝo Sankta Stefano. Li havis edzinon kaj li ricevis 3 premiojn inter 2016-2022.
Elektitaj kontribuoj redakti
- Pográny (monografio, 1995, 2005)
- Gímes (monografio, 2003)
- Cápafogak között (poemaro, 2003)
- Pusztába kiáltó (poemaro, 2012)
- Csehi (monografio, kunaŭtoro, 2013)
- Vegetation history and cultural landscapes (monografio, 2018)