Universitato de Leono

La Universitato de Leono (hispane Universidad de León (ULE)) estas publika universitato kun sidejo en la urbo Leono, (Hispanio), kun aldona kampuso en Ponferrada.

Universitato de Leono
publika universitato • eldonejo de malfermita aliro
moto Universitas legionensis
Informoj
fondodato 1979
speco Publika
Situo
Geografia situo 42° 36′ 44″ N, 5° 33′ 37″ U (mapo)42.6121-5.56022Koordinatoj: 42° 36′ 44″ N, 5° 33′ 37″ U (mapo)
lando Hispanio
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Konferenco de la Rektoroj de la Universitatoj de Hispanio vd
Universitato de Leono (Kastilio kaj Leono)
Universitato de Leono (Kastilio kaj Leono)
DEC
Universitato de Leono
Universitato de Leono
Universitato de Leono (Hispanio)
Universitato de Leono (Hispanio)
DEC
Universitato de Leono
Universitato de Leono
Map
Universitato de Leono
vdr

La ĝermo de la universitato estis el 1843, kiam oni kreis la porintruistan Escuela Normal de MaestrosSeminario de Maestros de Instrucción Pública kaj la suban lernejon pri Veterinario, fondita en 1852, kio metis la bazojn de la estonta leona universitato. Ĝi estis formale fondita en 1979 kiel disiĝo disde la Universitato de Oviedo, el diversaj Altlernejoj kaj Fakultatoj kiuj, dependaj de tiu, ekzistis delonge aŭ de mallonge en la urbo Leono.

Dum la lastaj jaroj la universitato subskribis gravajn interkonsentojn de kunlaborado, inter kiuj elstaras kun la Universitato de Vaŝingtonio, kiu ebligis la instaladon en Leono de la dua eŭropa sidejo de tiu universitato por la lernado de la hispana, kun kapacito por 500 lernantoj, kaj kun la Universitato de Ksiangtan, kiu ebligis la establadon en la urbo de la Instituto Konfuceo.

Laboras en la universitato 950 profesoroj kiuj atentas pri 12 643 studentoj. La Universitato de Leono enhavas ok fakultatojn (pri Veterinario, Biologiaj kaj Mediaj Sciencoj, Edukado, Juro, Filozofio kaj Beletroj kaj Laborsciencoj inter aliaj), ses altlernejojn kaj du aldonitajn privatajn centrojn distribuitajn inter la kampusoj de la bieno Vegazana kaj de la urbo Ponferrada​.

Vidu ankaŭ redakti