Universitato de Newcastle

Universitato de Newcastle (angle : Newcastle University) estas publika universitato situanta en Novkastelo en Britio kiu estis establita kiel medicina fakultato en 1834.

Universitato de Newcastle
universitatoaltlernejo • organizaĵo pri edukado
Informoj
fondodato 1963
speco publika
Situo
Geografia situo 54° 58′ 41″ N, 1° 36′ 54″ U (mapo)54.978-1.615Koordinatoj: 54° 58′ 41″ N, 1° 36′ 54″ U (mapo)
lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
urbo Novkastelo
adreso University of Newcastle upon Tyne, King's Gate, Newcastle upon Tyne, NE1 7RU
poŝtkodo NE1 7RU
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Grupo Russell
• N8 Research Partnership
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• ORCID vd
filiita al
Grupo Russell vd
Universitato de Newcastle (Britio)
Universitato de Newcastle (Britio)
DEC
Universitato de Newcastle
Universitato de Newcastle
Map
Universitato de Newcastle
vdr

Instruado kaj esplorado estas aranĝitaj en 24 akademiaj lernejoj kaj 40 esplorinstitutoj kaj esplorcentroj, disigitaj super tri fakultatoj : la Fakultato de Homaroj kaj Sociaj Sciencoj; Fakultato de Medicinaj Sciencoj; kaj la Fakultato de Scienco, Agrikulturo kaj Inĝenieristiko. La universitato ofertas ĉirkaŭ 175 bakalaŭrajn programojn pri artoj, sciencoj, inĝenieristiko kaj medicino, kune kun ĉirkaŭ 340 studaj kaj esplorprogramoj por altnivelaj gradoj.

Newcastle University estas membro de multaj akademiaj organizoj inkluzive de la Russell Group kaj la Asocio de Britaj Ŝtatkomunumaj Universitatoj [1].

Inter la konataj diplomiĝintoj de la universitato estas Rowan Atkinson, Tim Perron kaj Richard Hamilton.

Historio redakti

En 1834, medicina fakultato estis establita tie. En 1851 estis disigo en la lernejo kaj la granda institucio estis subigita al la Universitato de Durham. En 1861, komenciĝis magistraj studoj en kirurgio. En 1871, ankaŭ fizika lernejo estis fondita.

En 1963 la universitato disiĝis de Universitato de Durham kaj iĝis sendependa institucio [2].

En septembro 2008, la unua kampuso ekster Anglio estis malfermita en Singapuro. En 2011, kampuso por medicinaj studoj estis establita en Malajzio [3].

Internaciaj rangigoj [4] redakti

Referencoj redakti

  1. The Russell Group. The Russell Group. Arkivita el la originalo je 17 April 2012. Alirita 29 March 2008.
  2. Dennis Embleton. (1890) Collegium Medicum Novocastrense : the history of the Medical School, afterwards the Durham College of Medicine at Newcastle-upon-Tyne, for forty years, from 1832 to 1872. Andrew Reid, Sons & Co., p. 75, 92.
  3. NUMed Malaysia. Newcastle University Medicine Malaysia (2009). Arkivita el la originalo je 14 July 2009. Alirita 29 May 2009. Arkivigite je 2009-07-14 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Newcastle University – World University Rankings 2013–14. Times Higher Education. Arkivita el la originalo je 14 October 2013. Alirita 24 November 2013.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti