Universitato de Unuaj Nacioj de Kanado
La Universitato de Unuaj Nacioj de Kanado (angle First Nations University of Canada, mallongigita FNUniv; antaŭe konata kiel Saskatchewan Indian Federated College) estas universitato en la provinco de Saskaĉevano en Kanado. La ĉefa kampuso de la universitato situas en Regina, Saskaĉevano. Kromaj kampusoj situas en Saskatuno kaj Prince Albert en Saskaĉevano.
Universitato de Unuaj Nacioj de Kanado | |||||
---|---|---|---|---|---|
universitato-kolegio • affiliated school in Saskatchewan • charitable organization in Canada | |||||
Informoj | |||||
fondodato | majo 1976 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 50° 25′ 9″ N, 104° 34′ 55″ U (mapo)50.4193-104.582Koordinatoj: 50° 25′ 9″ N, 104° 34′ 55″ U (mapo) | ||||
lando | Kanado | ||||
adreso | 1 First Nations Way, Regina, Saskatchewan S4S 7K2 | ||||
poŝtkodo | S4S 7K2 | ||||
retejo | [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• Asocio de Universitatoj de Kanado • Canadian Federation for the Humanities and Social Sciences vd | |||||
filiita al | |||||
• Universitato de Reĝino vd | |||||
| |||||
| |||||
La konstruaĵo de la universitato en Reĝino estis desegnita de la arkitekto Douglas Cardinal.
Historio redakti
La universitato estis inaŭgurita en 2003 en la ĉeesto de Princo Eduardo, Duko de Edinburgo. En 2005, reĝino Elizabeto la 2-a de Kanado vizitis la universitaton, kaj donis al la universitato ŝtonon de Balmoral Castle en Skotlando por simboli la interkonsentojn subskribitajn inter la Unuaj nacioj de Kanado kaj la monarkio de Kanado [1].
La kolegio estis fondita en 1976 sekvante interkonsenton inter la Federacio de saskaĉevanaj Unuaj Nacioj kaj la Universitato de Reĝino. La interkonsento deklaris ke la celo de la kolegio por esti establita estus servi la akademiajn, kulturajn kaj spiritajn bezonojn de la Unuaj Nacioj [2].
Referencoj redakti
- ↑ Elĉerpaĵo de la elparolo de la Reĝino ĉe la universitato.. Arkivita el la originalo je 2008-12-06. Alirita 2023-07-11.
- ↑ Kolegia retejo. Arkivita el la originalo je 2015-10-23. Alirita 2023-07-11.