Unterbildein, hungare Alsóbeled [alŝObeled] estas iama vilaĝo, nun parto de Bildein en Aŭstrio, en la federacia lando Burgenlando, en distrikto de Güssing. Unter kaj alsó signifas: suba.

Panoramo de Unterbildein
Romkatolika preĝejo de Unterbildein

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Unterbildein situas laŭ rojo, laŭ la hungara landlimo.

Historio redakti

Dum la historio zono de tiu regiono ofte apartenis foje al Hungario, foje al Aŭstrio. La unua mencio okazis en 1498 laŭ tiama hungara ortografio "Also Beled". En 1787 loĝis tie 362 homoj en 59 domoj, en 1828 413 homoj en 69 domoj. En 1910 loĝis en Alsóbeled 407 loĝantoj (plejparte aŭstroj). Ĝis 1921 ĝi apartenis al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szombathely, poste al Aŭstrio (escepte inter 1928-1945 al Germanio). Unterbildein kun Oberbildein formis novan komunumon Bildein en 1993.

Vidindaĵoj redakti