Subhomo (germane: Untermensch, pluralo: Untermenschen) estas termo, kiu iĝis fifama, uzate en Naziisma rasa ideologio por priskribi "malsuperajn homojn", precipe "popolojn de la Oriento", kiel judojn, ciganojn, hungarojn, rumanojn kaj slavajn gentojn inkludante polojn, rusojn, belorusojnukrainojn.[1][2][3]

La Nazioj asertis, ke kelkaj poloj, nordaj kaj okcidentaj rusoj havis Nordajn trajtojn kiel helan hararon kaj okulan koloron, kaj estus rase "germanigeblaj". Ili ankaŭ konsideris, ke ioma nombro da hungaroj, rumanoj, ĉeĥoj, ukrainoj kaj belorusoj ankaŭ germanigeblas. Laŭ la Generalplan Ost multaj slavoj estus internigotaj en la Trian Regnon. La Nazioj certis, ke multokaze poloj kaj rusoj estus tro patriotaj, ke ili rezistus germanigon, do ili decidis elpeli plejmultajn slavojn en Siberion. Ili certis, ke ĉiuj homoj, kiu rase konvenis por esti germanoj iĝu objekto de germanigo aŭ esti elpelitaj el Eŭropo. Ili ankaŭ certis, ke kvankam multaj slavoj rase konvenus por esti germanoj, la ĉefa celo estis internigi homojn en la Trian Regnon, por ili adoptu germanan etnoidenton kaj iĝu produktivaj germanaj civitanoj. Tiu ĉi koncepto konatas kiel germanigo.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Planoj de Hitler por Orienta Eŭropo (HTML). Northeastern University. Arkivita el la originalo je 2012-05-27. Alirita 2010-07-10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-27. Alirita 2012-03-05.
  2. Rosenberg, Alfred. (1930) Der Mythus des 20. Jahrhunderts: Eine Wertung der seelischgeistigen Gestaltungskämpfe unserer Zeit. Munkeno: Hoheneichen-Verlag.
  3. Stoddard, Lothrop. (1922) The Revolt Against Civilization: The Menace of the Under Man. Novjorko: Charles Scribner's Sons.
  4. Janusz Gumkowkski, Kazimierz Leszczynski, Hitler's Plans for Eastern Europe, Polonia Publishing House [1] Arkivigite je 2012-05-27 per Archive.today HTML, pp. 7-33, 164-178, Varsovio, Pollando, [2]