Unterschützen
Unterschützen [unterŝucen], hungare Alsólövő [alŝOlovo], kroate Dolnje Šice estas ne memstara vilaĝeto en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Oberwart, en municipo de Oberschützen. Unter, alsó kaj dolnje signifas: suba.
Situo
redaktiUnterschützen situas laŭ negrava flankovojo. Oberwart troviĝas 5 km-ojn.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 1393 en formo "Utreque Lave". Komence sagistoj (havantaj privilegiojn) loĝadis tie, kiuj defendis la landlimon. En 1683 la turkoj bruldetruis la vilaĝon. En 1910 vivis en la komunumo 697 homoj (germanoj en majoritato, hungaroj kaj ciganoj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon Alsólövő apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Felsőőr, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio.
Vidindaĵo
redaktiromkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Bernardo el la 13-a jarcento
Fontoj
redakti- hungara Vikipedio
- http/maps.google.com