Untersiggenthal

komunumo de Svislando

Untersiggenthal estas komunumo en la distrikto Baden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 6424 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Untersiggenthal
Blazono de Untersiggenthal
Linga ponto tra Limato inter Turgi kaj Untersiggenthal
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Baden
Koordinatoj  47° 30′ 20″ N 8° 15′ 10″ O / 47.50556 °N, 8.25278 °O / 47.50556; 8.25278 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 20″ N 8° 15′ 10″ O / 47.50556 °N, 8.25278 °O / 47.50556; 8.25278 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6424
Areo 8,36 km²
Alteco 375 m super marnivelo
Poŝtkodo 5417
Komunumkodo 4044
Mapo de Untersiggenthal
vdr

Geografio redakti

Untersiggenthal situas nordorienta bordo de la rivero Limato ĉe la alfuejo de Limato al Aro, kaj post la alfluo de Limato al Aro en la nordo ĉe la okcidenta bordo de ĉi-lasta. En sudo la komunumon limas la monto Siggerberg.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Untersiggenthal limas en nordo al Würenlingen en oriento al Obersiggenthalen sudo al Turgi, en sudokcidento al Gebenstorf, en okcidento al Brugg, kaj en nordokcidento al Villigen.

Trafiko redakti

Untersiggental situas ĉe la kantona ĉefvojo de Baden al Koblenz. Al la publika trafikreto la komunumo estas konektita per du buslinioj de la regiono Baden. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas sudoriente en Dättwil apud Baden kaj tiu al la svisa aŭtovojo A3 en Brugg sudokcidente ambaŭ en distanco de proksimume 8 kilometroj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Siggenthal datiĝas el la jaro 1303 kiel Sikental.

En mezepoko Siggenthal estis posedaĵo de la Grafoj de Kiburgo kaj apartenis al la voktejo Baden. Post la formorto de la Kiburgoj en la jaro 1273 ĝi fariĝis posedaĵoj de la Habsburgoj, kiuj atribuis ĝin al nove kreita voktejo Siggenthal, el kiu sub la okupado de la Svisa Ĵurkomunumo de 1415 ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 fariĝis la voktejo Siggamt. Dum la tempo de la Helveta Respubliko inter 1798 ĝis 1803 la komunumo Siggenthal apartenis al la tiama Kantono Baden. En la jaro 1803 la komunumo Sittenthal estis dividita en la du komunumoj Obersiggenthal kaj Untersiggenthal, kiuj estis atribuitaj al la distrikto Baden de la nove kreita Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj redakti