Unua dispartigo de Pollando-Litovio

La Unua dispartigo de Pollando-Litovio en 1772 estis la unua el tri dispartigoj de Pollando-Litovio, kiuj okazis fine de la 18-a jarcento. Per ĝi pluraj teritorioj de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj konkeriĝis kaj transiris al la Reĝlando Prusio, la Habsburga monarkio kaj al la Rusia Imperio.

La alegorio pri la Dispartigoj de Pollando-Litovio fare de Prusio, Rusio kaj Aŭstrio
La Respubliko de Ambaŭ Nacioj post la dispartigoj de Pollando-Litovio

Historia fono de la dispartigo redakti

La ideo pri dispartigo de unu ŝtato cele de kontentigo de pretendoj kaj interesoj de la aliaj ne estis io nova. Similaj planoj naskiĝis kontraŭ Aŭstrio dum la milito pri aŭstria sukcedo, Prusio dum la sepjara militoOtomana Imperio dum la 5-a rusa-turka milito. La diferenco konsistis en tio, ke la Respubliko estis unusola ŝtato, kiu ne kapablis reĵeti armitan konflikton kun alia ŝtato, ĉar estis tute nearmita kaj ne povis kontraste al pli supre menciitaj ŝtatoj defendi siajn proprajn interesojn. Dispartigo-koncepto de la pola-litova ŝtato ankaŭ ne estis nova. Ĝi aperis jam en la 17-a jarcento (traktato en Radnot).

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Tadeusz Cegielski, Łukasz Kądziela, Rozbiory Polski 1772-1793-1795 (Dispartigoj de Pollando 1772-1793-1795), Varsovio 1990
  • Herbert H. Kaplan, The First Partition of Poland, Ams Pr Inc (June 1972), ISBN 0-404-03636-8

Eksteraj ligiloj redakti