Unuiĝo de Esperantistaj Virinoj

La Unuiĝo de Esperantistaj Virinoj (UDEV) fondiĝis okaze de la 21-a Universala kongreso de 1929 en Budapeŝto, ĉefe per la klopodoj de s-ino Marcelle Tiard, kiu funkciis kiel prezidantino ĝis sia morto en 1932; s-ino Marie Borel, edzino de Emile Borel, Liono, sekretariino por Francio; s-ino Theresa Yelland, fondinto kaj mastrino de la Internacia Hejmo Esperantista en Aspremont, Francio, kaj s-ino Nóra Kozma, 6-a distrikto de Budapeŝto, ĝenerala sekretario ekde ĝia fondiĝo. En 1932 s-ino Elise Jacobs, Flensburg, Germana Regno, fariĝis prezidantino kaj pliaj membroj akceptis la delegitecon por siaj landoj. La kotizo de unu svisa franko nun fariĝis nedeviga, por ke UDEV ricevu la subtenon almenaŭ moralan de kiel eble plej multaj esperantistinoj en ĝiaj klopodoj: interesigi por Esperanto ligojn virinajn, feministajn kaj porpacajn kaj pruvi, per praktika laboro en aŭ por tiaj organizaĵoj, ĝian taŭgecon, eĉ neceson, kiel oficiala helplingvo en ĉia internacia kunlaboro, (ĉe kongresoj, konferencoj ktp). De ĝia fondiĝo UDEV aranĝis fakkunsidojn ĉe ĉiu Universala kongreso de Esperanto.

En la Enciklopedio de Esperanto de 1934 la unuiĝo prezentiĝis per artikolo de Amalia Berger, Vieno.

Vidu ankaŭ redakti