Urbanice (distrikto Pardubice)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Urbanice

Municipo Urbanice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, sur norda rando de Fera montaro 8 km sude de urbo Přelouč, ĉe ŝoseo inter Přelouč kaj Turkovice. Vivas ĉi tie 66 loĝantoj (2023).

Urbanice
municipo
Municipa ofico
Oficiala nomo: Urbanice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Přelouč
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Situo Urbanice
 - alteco 295 m s. m.
 - koordinatoj 49° 58′ 22″ N 15° 34′ 00″ O / 49.97278 °N, 15.56667 °O / 49.97278; 15.56667 (mapo)
Katastro 3,53 km² (353 ha) Urbanice
Loĝantaro 66 (2023)
Denseco 18,7 loĝ./km²
Unua skribmencio 1383
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 535 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575917
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Urbanice (okres Pardubice)
Retpaĝo: www.urbanice-pce.wcw.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Sovolusky, Turkovice, Holotín, Choltice kaj Lipoltice.

Historio redakti

Nomo de la vilaĝo Urbanice devenas el persona nomo Urban, eble de origina posedanto. Fine de la 14-a jarcento havis la vilaĝo tri bienojn, ĉe kiuj estis pli malfrue konstruita fortikaĵeto sur loko de nuna n-ro 1. Oni kultivis ĉefe papavon, beton, kanabon, legomojn, en pli varmaj regionoj ankaŭ lupolon kaj vinberujon. En fruktoĝardenoj kreskis ĉefe pirujoj kaj pomujoj de multaj specoj, ĉerizujoj, juglandoj kaj prunujoj. Jam tiam estis uzata greftado. El cerealoj oni plej multe kultivis sekalon kaj avenon, tritikon kaj hordeon multe malpli.

Terkulturistoj tiam rikoltis proksimume nur kvaroble pli ol ili prisemadis. Tio signifas, ke minimume kvaronon el la rikolto ili devis konservi por venontjara semado. Trionon de la rikolto terkulturistoj devis doni al sia feŭdulo kiel doton por prunteprenitaj kampoj.

El tio sekvis, ke servutulo povis esti ĉiam ajn el la tero elpelita. Ĝuste en la 14-a jarcento oni komencis praktiki tiel nomatan elaĉetrajton. La servutulo povis pagi ian sumon kaj akiri heredan rajton al pruntado de la kampoj, kompreneble kontraŭ pruntopagoj. La dotoj al superularo estis ankaŭ laboraj. Sed servuta laboro en la 14-a jarcento ne superis 18 tagojn jare.

El komenco de historio de Urbanice estas nur koncizaj notoj. En la jaro 1411 transdonis ĉeĥa reĝo Venceslao la 4-a Urbanice al siaj kuirmajstroj Petr kaj Jesin. Tion kontraŭis Mikuláš el Urbanice.

En la jaro 1467 donis reĝo Georgo el Poděbrady vilaĝon Urbanice al Slavata el Chlum. Sed tio ne estis por Urbanice feliĉa ago, ĉar Slavata en Urbanice ne loĝis kaj de tiam la fortikaĵeto malprosperis.

En la jaro 1541 transiris posedo de Urbanice al Jiří Gerstorf el Gerstorf, en la jaro 1568 al senjorejo Svojšice kaj kun ĝi al senjorejo Choltice.

Pejzaĝo ĉirkaŭ Urbanice ŝanĝiĝis en 1950-aj jaroj. Pro intenzigo kaj kolektivigo de agrikultura produktado estis la grundoj drenitaj, malaperis herbejoj, fruktoĝardenoj, digetoj, akvofontoj, rearanĝitaj estis kampvojoj. En la vilaĝo estis en 1970-aj jaroj konstruita asfaltita strato, kanalizo por pluvakvo, akvokondukilo kaj gasokondukilo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869197
1880204
1890200
1900184
1910175
1921168
JaroLoĝantoj
1930157
1950147
1961126
1970110
1980105
199175
JaroLoĝantoj
200167
201472
201666
201766
201866
201966
JaroLoĝantoj
202064
202163
202263
202366

Literaturo redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.

Vidu ankaŭ redakti

Pluaj fotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti