Turkovice

komunumo en Ĉeĥio
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Pardubice. Pri parto de municipo Ondřejov temas artikolo Turkovice (Ondřejov).

Municipo Turkovice troviĝas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, proksime de la ŝoseo n-ro 17 el Čáslav al Heřmanův Městec, Chrudim, proksimume 10 km okcidente de Heřmanův Městec kaj proksimume 10 km sude de la urbo Přelouč. La komunumo konsistas el tri lokpartoj - Turkovice, Bumbalka kaj Rašovy. Vivas ĉi tie 325 loĝantoj (2023). En tuta komunumo estas registritaj 236 domoj, el tio en parto Turkovice 74. Nomo de la komunumo devenas de la vorto "taŭro", ĉeĥe "tur", ne de "turko, turka".

Turkovice
municipo
Preĝejo de sankta Marteno
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Turkovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Přelouč
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Situo Turkovice
 - alteco 349 m s. m.
 - koordinatoj 49° 57′ 09″ N 15° 32′ 56″ O / 49.95250 °N, 15.54889 °O / 49.95250; 15.54889 (mapo)
Areo 5,31 km² (531 ha)
Loĝantaro 325 (2023)
Denseco 61,21 loĝ./km²
Unua skribmencio 1257
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 63
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575844
Katastraj teritorioj 3
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Turkovice (okres Pardubice)
Retpaĝo: www.turkovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Semtěš, Sovolusky, Podhořany u Ronova, Holotín, Bukovina u Přelouče kaj Urbanice.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869722
1880721
1890733
1900639
1910640
1921661
JaroLoĝantoj
1930545
1950403
1961368
1970310
1980313
1991281
JaroLoĝantoj
2001274
2014268
2016273
2017290
2018284
2019287
JaroLoĝantoj
2020287
2021290
2022312
2023325

Partoj de municipo redakti

Memorindaĵoj redakti

Preĝejo de Sankta Marteno redakti

Origine frugotika preĝejo de Sankta Marteno el la jaro 1348, estis en la jaro 1729 aranĝita baroke kaj empire. En la jaroj 1816-17 estis alkonstruita turo, sakristio kaj oratorioj. Ĝi estas negranda ununava preĝejo kun ortangula pastrejo. La eksteraĵo estas dividata per lizenoj. La altaro estas pseŭdobaroka, bildo de Sankta Bartolomeo de J. Brandejs, predikejo kun figuraj reliefoj kaj statuoj el la dua duono de 18-a jarcento, frubaroka ŝtona baptujo. Ĝi servis kiel paroĥa preĝejo kaj familia tombo de posedantoj de sinjorejo Podhořany. Ĉe la preĝejo estas tombejo.

Enteriga kapelo redakti

Enteriga kapelo de Pachtoj el Rájov estas empira el la jaro 1839. De la kapelo gvidas alta apogmuro de la deklivo kun ŝtuparo al paroĥejo. En tiu ĉi tombeja muro troviĝas naŭ renesancaj tomboŝtonoj.

Paroĥejo redakti

Paroĥejo estas baroka el la jaro 1731, komence de la 19-a jarcento rearanĝita.

 
Renesancaj tomboŝtonoj en tombeja muro en Turkovice

Lernejo redakti

Lernejo sur vilaĝplaco antaŭ la preĝejo havas relative longan tradicion. Lerni en la komunumo oni komencis jam en la jaro 1720. Oni lernis trivion - legadon, skribadon kaj kalkuladon kaj ankaŭ religion.

Statuo de Sankta Johano Nepomuka redakti

Statuo de Sankta Johano Nepomuka estas sur vilaĝplaco antaŭ la lernejo. Ĝi devenas el 18-a jarcento.

Bibliografio redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti

Oficialaj paĝoj de la komunumo[rompita ligilo] ĉeĥe