Urbodistrikto 3 de Duseldorfo
La urbodistrikto 3 estas unu el dek urbodistriktoj de la urbo Duseldorfo en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio - kontraste al aliaj gravaj urboj en Nordrejn-Vestfalio kiel Kolonjo aŭ Bonno, la urbodistriktoj en Duseldorfo ne havas proprajn nomojn, sed estas simple referencataj per nombro. La urbodistrikto kovras areon de 24,72 kvadrataj kilometroj kaj fine de la jaro 2016 havis 11 086 loĝantojn - tio rezultigas loĝdenson de 4 817 loĝantoj po km². Ĝi situas sude de la urbocentro, la urbodistrikto 1, iom sude ankaŭ de la rivero Rejno, kiu ĉi tie kurbiĝas orienten. La urbodistrikto kovras la kvartalojn aŭ urbopartojn Friedrichstadt, Unterbilk, Düsseldorf Hafen, Hamm, Volmerswerth, Bilk, Oberbilk kaj Flehe. Parto de ĝi ankaŭ estas la urba rivero sude de la rivero Rejno, kiu bone videblas en la malhelruĝa skema mapo de la informkesto dekstre.
Urbodistrikto 3 de Duseldorfo | |||
---|---|---|---|
| |||
distrikto de Duseldorfo | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | urbodistrikto de Duseldorfo | ||
Komunumo | urbo Duseldorfo | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 119 086 (fine de 2016) | ||
Loĝdenso | 4 817 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 12′ N, 6° 47′ O (mapo)51.2080555555566.7766666666667Koordinatoj: 51° 12′ N, 6° 47′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 24,72 km² | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bezirk 3 Düsseldorf [+] | |||