La Urbodomo de Gyula estas signifa historia monumento en Gyula, laŭ placo.

Urbodomo de Gyula

Historio redakti

La origina baroka departementa domo estis konstruita inter 1777 kaj 1793. Ĝi estis plurfoje trakonstruita, ĉefe en la jaroj 1876 kaj 1877. Tiam la departementa domo prenis ankaŭ klasikismon kaj novrenesancon. En 1950 Békéscsaba forprenis administradon de la departemento, mem la konstruaĵo iĝis urbodomo. Ankaŭ Distrikto Gyula tie faras la administradon [1] Arkivigite je 2017-04-19 per la retarkivo Wayback Machine.

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa urbodomo situas laŭ la trotuaro de placo, antaŭ la konstruaĵo estas videbla skulptaĵo pri Sándor Petőfi. En mezo de la fasado funkcias la enirejo, pli supre estas ornama timpano, kies centro estas videbla blazono de Békés (historia departemento). Interne la ĉefĉambro estas ornamriĉa, sur la plafono estas videblaj blazonoj de komunumoj de la iama departemento. En la ĉefĉambro okazas ne nur la urbaj kunsidoj, sed ankaŭ edziĝfestoj.

Fontoj redakti