Urielo
(Alidirektita el Uriel)
La ĉefanĝelo Urielo, aŭ en iuj kristanaj konfesioj Sankta Urielo (hebree אוּרִיאֵל; greke Ουριήλ; kopta ⲟⲩⲣⲓⲏⲗ; traduke: «Dio estas mia lumo» aŭ «fajro de Dio»), estas ĉefanĝelo menciita en Zoharo, 2 Esdras, Libro de Ĥanoĥ kaj alia esotera literaturo.[1]
Sankta | ||
Ĉefanĝelo Urielo | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
אוּרִיאֵל | ||
Sanktulo | ||
Honorata en | Judismo, Anglikanismo, Bizanca Ortodoksismo, Orienta Ortodoksismo, Orienta Katolikismo, Esotera Kristanismo | |
Festotago | 29-a de septembro (okcidenta), 8-a de novembro (orienta) | |
Patroneco | Arto, konfirmacio, poezio, sciencoj | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
En kristanismo
redaktiLa Rom-Katolika Eklezio agnoskas nur tri ĉefanĝelojn, kiuj estas menciitaj en la Biblio: Miĥaelo, Gabrielo kaj Rafaelo. Sed laŭ iuj kristanaj tradicioj, estas kvar aŭ eĉ sep ĉefanĝeloj, Urielo estas ĝenerale la kvara.[2] Li estas adorata en la Anglikana Komunio, Ortodoksa Eklezio, Kopta Eklezio, Etiopia Eklezio, Eritrea Eklezio kaj Esotera Kristanismo.
Galerio
redakti-
Vitralo en la preĝejo St James’ Church, Grimsby
-
Vitralo en la preĝejo Holy Trinity Church, Hull
-
«Sankta Urielo, Interpretisto de Profetaĵoj», St Michael’s and All Angels Church, Howick, Northumberland
-
Fresko en la Kopta ortodoksa preĝejo de Sankta Virgulino Maria, Kairo
-
Pentrado de Henry Oliver Walker, Kongresa Biblioteko de Usono
-
Vitralo en la Katedralo de Puebla, Puebla
-
Statuo en la Malnova Tombejo de Paysandú
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Gutmann, Joshua. Uriel (angle). Encyclopaedia Judaica. Alirita 2019-03-12 .
- ↑ URIEL (angle). Jewish Encyclopedia. Alirita 2019-03-12 .