Urielo
La ĉefanĝelo Urielo, aŭ en iuj kristanaj konfesioj Sankta Urielo (hebree אוּרִיאֵל; greke Ουριήλ; kopta ⲟⲩⲣⲓⲏⲗ; traduke: «Dio estas mia lumo» aŭ «fajro de Dio»), estas ĉefanĝelo menciita en Zoharo, 2 Esdras, Libro de Ĥanoĥ kaj alia esotera literaturo.[1]
Sankta | ||
Ĉefanĝelo Urielo | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Sanktulo | ||
Adorita en | Judismo, Anglikanismo, Bizanca Ortodoksismo, Orienta Ortodoksismo, Orienta Katolikismo, Esotera Kristanismo | |
Festotago | 29-a de septembro (okcidenta), 8-a de novembro (orienta) | |
Patroneco | Arto, konfirmacio, poezio, sciencoj | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
En kristanismoRedakti
La Rom-Katolika Eklezio agnoskas nur tri ĉefanĝelojn, kiuj estas menciitaj en la Biblio: Miĥaelo, Gabrielo kaj Rafaelo. Sed laŭ iuj kristanaj tradicioj, estas kvar aŭ eĉ sep ĉefanĝeloj, Urielo estas ĝenerale la kvara.[2] Li estas adorata en la Anglikana Komunio, Ortodoksa Eklezio, Kopta Eklezio, Etiopia Eklezio, Eritrea Eklezio kaj Esotera Kristanismo.
GalerioRedakti
Vitralo en la preĝejo St James’ Church, Grimsby
Vitralo en la preĝejo Holy Trinity Church, Hull
«Sankta Urielo, Interpretisto de Profetaĵoj», St Michael’s and All Angels Church, Howick, Northumberland
Fresko en la Kopta ortodoksa preĝejo de Sankta Virgulino Maria, Kairo
Pentrado de Henry Oliver Walker, Kongresa Biblioteko de Usono
Vitralo en la Katedralo de Puebla, Puebla
Vidu ankaŭRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ Gutmann, Joshua. Uriel (angle). Encyclopaedia Judaica. Alirita 2019-03-12.
- ↑ URIEL (angle). Jewish Encyclopedia. Alirita 2019-03-12.