Urumaco estas vilaĝo en la subŝtato Falcón en Venezuelo. Ĝi estas ĉefurbo de la municipo samnoma, kaj situantas je 75 km okcidente de Coro. Por 2000 ties populacio estis ĉirkaŭkalkulata en 1.970 personoj.

Urumaco.
Preĝejo de Urumaco.
Fosiliaj spuroj en Urumaco.

Ĝi estas de monda gravo pro siaj fosilioj. La arida klimato de la regiono helpas ke la fosilioj ne kaŝiĝas inter vegetaĵaro. Tiuj fosilioj venis al scienco danke al geologoj kiuj estis serĉante nafton (abunda en kelkaj partoj de Venezuelo). La paleontologia riĉo de Urumaco faras ĝin la plej fosil-riĉa zono de norda Sudameriko.

La testudo Stupendemys geographicus, nome la plej granda iam ekzistinta estis trovata tie en la 1970-aj jaroj fare de priserĉistoj el la Universitato Harvard. Pli ĵuse allogis malkovro de la giganta rodulo Phoberomys pattersoni el Mioceno.[1]

Ekde 2000 estis muzeo tie nome Museo Paleontológico de Urumaco.[2]

Koordinatoj: 11° 12′ N 70° 15′ U / 11.200 °N, 70.250 °U / 11.200; -70.250 (mapo)

Notoj redakti

  1. "Giant rodent astonishes science" BBC News 18a Septembro 2003
  2. Retejo de la Muzeo. Arkivita el la originalo je 2012-02-04. Alirita 2012-07-28.