Usona Societo de Mamalogoj

usona ne-profitcela organizaĵo

La Usona Societo de Mamalogoj (angle American Society of Mammalogists, ASM) estas fondita la 3-an de aprilo 1919 en Vaŝingtono. Ĝia nuna sidejo estas en Topeko, Kansaso. Ĝia ĉefa celo estas kuraĝigi la studadon de mamuloj kaj profesiojn, kiuj studas ilin.

Usona Societo de Mamalogoj
neprofitcela organizaĵo • zoological society
Komenco 3-a de aprilo 1919 vd
Geografia situo 39° 11′ 58″ N, 96° 35′ 23″ U (mapo)39.199341-96.589695Koordinatoj: 39° 11′ 58″ N, 96° 35′ 23″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Situo Manhattan
Usona Societo de Mamalogoj (Kansaso)
Usona Societo de Mamalogoj (Kansaso)
DEC
Usona Societo de Mamalogoj
Usona Societo de Mamalogoj
Map
Usona Societo de Mamalogoj
Ĉefestro(j) Robert J. Baker vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Estas pli ol 4500 membroj de ĉi tiu societo, kaj ili estas ĉefe profesiaj sciencistoj, kiuj emfazas la gravecon de publika politiko kaj edukado. Prezidanto, vicprezidanto, registra sekretario, sekretario-kasisto kaj gazetredaktisto estas elektitaj de la membroj por esti oficistoj de la societo.

La societo ĉiujare okazigas plurajn kunsidojn kaj administras plurajn publikaĵojn kiel Journal of Mammalogy, Special Publications, Mammalian Species kaj Society Pamphlets. La plej konata el ili estas Journal of Mammalogy. La societo ankaŭ prizorgas bildobibliotekon, kiu enhavas pli ol 1300 mamulajn bildojn.

Aldone la societo konsistas el 31 komitatoj, interalie komitato pri zorgado kaj uzado de bestoj, komitato pri premioj por konserva biologio, komitato pri internaciaj rilatoj kaj komitato pri eldonaĵoj.

La societo ankaŭ donas multajn subvenciojn kaj premiojn por esplorado kaj studoj pri mamuloj. Ĉi tiuj premioj povas iri al sciencistoj kaj studentoj. La societo ankaŭ listigas laborŝancojn por siaj membroj.

Eksteraj ligiloj redakti