Usona manpilkludoamerika manpilkludo, angle nomata american handball aŭ malpli ofte court handball, en Usono kutime nur handball) estas pilkosporto simila al la angla sporto fives, al la sporto gaela manpilkludo aŭ al la eŭska sporto peloto, se ludata sen specifa rakedo: en ĉiuj fakoj sportisto permane frapas pilkon kontraŭ muro kaj esperas ke la kontraŭa ludisto ne sukcesos sammaniere refrapi ĝin. Principe la ludo similas al skvaŝorakedopilkado, nur ke la sportistoj ne rajtas uzi rakedon, sed frapas la pilkon per la polmo, eventuale kovrata per ganto. Al la teama sporto tradicie nomata manpilkado ne ekzistas simileco, krom ke iusence gravas kaj sportista mano kaj pilko: en tradicia manpilkado permesatas kapti, teni kaj denove ekĵeti pilkon, kaj celatas ke unu teamo kunage transportu la pilkon en la golon de la kontraŭa teamo, sen ke ĝi entute rajtus tuŝi flankan muron, dum en usona kaj irlanda manpilkoludo, la angla sporto fives aŭ en peloto (se sen rakedo) ĝi estas tuj refrapata per la polmo, sen kapti kaj teni ĝin enmane.

Usona manpilkludo
handball sports
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
ludejo

Simile kiel en skvaŝo, la ludejo povas konsisti el kvar muroj kaj planko. Sed ankaŭ ekzistas ludaj versioj, kiuj nur uzas unu aŭ tri flanka(j)n muro(j)n, kaj sekve nomatas one wall handball (unu muro) aŭ three wall handball (tri muroj). La pilko grandas 1 ⅞ usonajn colojn, do 4,7625 centimetrojn, kaj pezas 2,3 uncojn, do 71,54 gramojn. Ekzistas variaĵo en kiu konkuras po unu sportisto kontraŭ alia, variaĵo en kiu teamo de du sportistoj konkuras kontraŭ teamo de du aliaj, kaj plia variaĵo en kiu rotacie partoprenas tri sportistoj.

En la variaĵo de kvar muroj, la pilko batatas de la unua sportisto aŭ teamo kontraŭ la antaŭa muro, kaj de tie nur rajtas maksimume unufoje tuŝi flankan muron kaj maksimume unufoje la plankon. La kontraŭa sportisto aŭ teamo devas refrapi la pilkon aŭ rekte al la antaŭa muro aŭ tra la malantaŭa muro al la antaŭa (sen ke ĝi do dumvoje trafus flankan muron, plankon aŭ plafonon).

La ludejo larĝas 20 futojn, do 6,1 metrojn, altas 20 futojn kaj longas 40 futojn.

La sporto estas kompare tre fortostreĉa kaj bone taŭgas por atleta trejnado de la tuta korpo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

  • la ludon polmpilkludo, ludata teame sur herbejo, sen uzo de muroj, precipe en la nederlanda provinco Frislando kaj la ĉirkaŭaĵo de Bruselo, Belgio - ties tekniko de polma frapo de pilko pli similas al usona aŭ gaela manpilko respektive al senrakeda peloto ol al tradicia manpilkado