Gaela manpilkludoirlanda manpilkludo (irlande Liathróid Láimhe, angle gaelic handballirish handball), alternative ankaŭ nomebla gaela peloto [1], estas pilkosporto simila al la angla sporto fives, al la sporto usona manpilkludo aŭ al la eŭska sporto peloto, se ludata sen specifa rakedo: en ĉiuj fakoj sportisto permane frapas pilkon kontraŭ muro kaj esperas ke la kontraŭa ludisto ne sukcesos sammaniere refrapi ĝin. Principe la ludo similas al skvaŝorakedopilkado, nur ke la sportistoj ne rajtas uzi rakedon, sed frapas la pilkon per la polmo. La sporto dokumente menciiĝis unuafoje en la 15-a jarcento kaj konsideriĝas tradicia irlanda sporto. En la Respubliko Irlando ĝin subtenas la asocio Gaelic Athletic Association, kiu ankaŭ subtenas la vivtenon de aliaj tradiciaj sportaj fakoj de la gaela lingvokumunumo, kaj ekster la irlanda insulo ĝi precipe praktikatas tie, kie ekzistas fortaj komunumoj de tradiciemaj irlandanoj, aparte en Usono kaj Aŭstralio.

Gaela manpilkludo
speco de sporto
handball sports • gaela sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr

Al la teama sporto tradicie nomata manpilkado ne ekzistas simileco, krom ke iusence gravas kaj sportista mano kaj pilko: en tradicia manpilkado permesatas kapti, teni kaj denove ekĵeti pilkon, kaj celatas ke unu teamo kunage transportu la pilkon en la golon de la kontraŭa teamo, sen ke ĝi entute rajtus tuŝi flankan muron, dum en gaela kaj usona manpilkoludo, la angla sporto fives aŭ en peloto (se sen rakedo) ĝi estas tuj refrapata per la polmo, sen kapti kaj teni ĝin enmane.

Gaela manpilkludo nuntempe ludatas laŭ diversaj reguloj:

  • 40x20, "internaciaj reguloj": ludejo de 40 oble 20 futoj kun blua guma pilketo, estas devige uzi gantojn kaj okulprotekton;
  • 60x30: ludejo de 60 oble 30 futoj kun pli granda, ruĝa guma pilko, uzo de gantoj kaj okulprotekto ne necesas;
  • One Wall ("unu muro"): antaŭa muro de 20 oble 16 futoj kaj ludejo de 20 oble 34 futoj kun pilko komparebla al tiu de rakedopilkado;
  • Hardball ("malmola pilko"): ludejo de 60 oble 30 futoj kun pilko el korkoledo.

Referencoj redakti

  1. Our Games | About the GAA | GAA. Arkivita el la originalo je 2010-07-15. Alirita 2023-06-25.

Vidu ankaŭ redakti

  • la ludon polmpilkludo, ludata teame sur herbejo, sen uzo de muroj, precipe en la nederlanda provinco Frislando kaj la ĉirkaŭaĵo de Bruselo, Belgio - ties tekniko de polma frapo de pilko pli similas al gaela aŭ usona manpilko respektive al senrakeda peloto ol al tradicia manpilkado