Afrikusona Civilrajta Movado

movado en Usono dum la 20a jarcento kontraŭ rasapartigo

La Afrikusona Civilrajta MovadoUsona movado por civilaj rajtoj (en la angla: African-American Civil Rights Movement) enhavas la agadon de sociaj movadoj en Usono kies celo estas finigi rasisman segregaciadon kaj diskriminaciadon kiuj funkciis kontraŭ afrik-usonanoj kaj sekurigi la konstitucian balotrajton al ili. Tiu artikolo kovras la fazon de la movado inter 1954 kaj 1968, partikulare ĉe la Sudo.

Afrikusona Civilrajta Movado
movado por civitanaj rajtoj • black movement
politika movado
Komenco 1954 vd
Fino 1968 vd
Antaŭe Long Civil Rights Movement • Civil rights movement (1896–1954) vd
Lando(j) Usono vd
vdr
La Marŝo al Vaŝingtono por Laboro kaj Libero de 1963 ĉe National Mall oriente el Lincoln Memorial
King estas eble plej fama pro sia parolado - "Mi havas Revon", farita antaŭ la Monumento de Lincoln dum la 1963-a Marŝado je Vaŝingtono por Laboroj kaj Libereco
Polico atendas la marŝantojn ĉe la ponto Edmund Pettus dum la Sanga dimanĉo, 7a de Marto, 1965.
Martinluterkinga marŝo

Tiu movado estis karakterizata de grandaj kampanjoj de civila rezistado. Inter 1955 kaj 1968, okazis agoj de senperforta protestado kaj civila malobeo kiu okazigis krizajn situaciojn inter aktivuloj kaj registaraj aŭtoritatoj. Federalaj, subŝtataj, kaj lokaj registaroj, negocoj kaj komunumoj ofte devis respondi tuje al tiuj situacioj kiuj fokusigis la malegalecojn kiujn devis fronti la afrik-usonanoj. Formoj de protesto kaj/aŭ civila malobeo estis bojkoto kiaj la sukcesa busa bojkoto de Montgomery (1955–56) en Alabamo; surstrata "amassidado" kiaj la influaj amassidadoj de Greensboro (1960) en Norda Karolino; manifestacioj, kiaj la Marŝo el Selma al Montgomery (1965) en Alabamo; kaj ampleksa gamo de aliaj neperfortaj aktivaĵoj.

Aktivuloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti