i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Ŭejn!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  -- Yekrats 19:51, 19. Maj 2006 (UTC)


Kara Ŭejn, mi supozas, ke vi ne estas aktisto (kiel vi skribis sur via paĝo), sed (same kiel mi) aktuario. En Esperanto, mi neniam aŭdis aŭ legis la vorton "aktisto" en la signifo de "aktuario", sed fakte oni povas miksi la du profesiojn; ekzemple en la germana lingvo oni iam, antaŭ multaj jardekoj, uzis la vorton "Aktuar" ankaŭ en la signifo de "aktisto". En la artikolo "aktuario" mi ĵus skribis anstataŭ "Aktuario aŭ aktisto" nur "Aktuario", kaj mi forstrekis la redirektadon de "aktisto" al "aktuario". -- Ulrich Matthias 19:38, 26. Jul 2006 (UTC)

Saluton redakti

Saluton el Brazilo! :) Mi ĝojas, ke nun estas sud-afrika vikipediisto por zorgi pri la artikoloj pri Sud-Afriko. :)) Mi deziras bonan laboron! --Raoni Sousa 13:13, 9. Sep 2006 (UTC)