La vera nomo de la malina Esperanto-uzanto Aŭtojdek Miksuke estas Carsten MISCHKE.

Li elektis tiun nomon ĉar jam kiel juna knabo li spertis ke ne-Germanoj havas problemojn prononci lian nomon ĝuste. En Grekio Carsten amikiĝis kun alia knabo el Britio, kiu estis la kreanto de la ideo. La britujanido tiam diris: Ho, estas facile. Via nomo estas dek aŭtoj nur inverse!

Kiam Carsten rimarkis la saman problemon komence de la jaro 2004 ene de Esperantujo li simple tradukis sian nomon al Esperanto.

Do, la angla vorto Cars egalas en Esperanto Aŭtoj kaj ten signifas dek10. La familian nomon MISCHKE li tradukis nur duone. Misch (!) estas en la germana la imperativa formo de la vorto miksi (Meti kune diversajn objektojn aŭ substancojn tiamaniere, ke oni ne povas plu ilin facile distingi) aŭ (misch-en). La finaĵo -ke jam estas vorto en Esperanto.

Carsten iam klarigis: Prenu la vortojn dek kaj Aŭtoj kaj Miksu ke, dek aŭtoj iĝas Aŭtojdek kaj tiam vi espereble povas kompreni mian nomon.




Aŭtojdek deveninas el Hamburgo en Germanio. Tie en la havena urbego li loĝis 25 jaroj longe, ĝis li translokiĝis al eta urbo nomanta Mol en Belgio. Mol troviĝas ie inter Antverpeno en Belgio kaj Eindhoveno en Nederlando. Li estas ĥemia Laboratorioisto kaj faras la praktikan laboron por spertulo pri grenoj. En Belgio Aŭtojdek eklernis la lingvon Esperanto anstataŭ la nederlandan.

Ene de la movado oni konas lian etan flagon kun la jubilea duobla E.

Li verkis tiun ĉi artikolon ĉar dum la 50a IS 2006/2007 estis demando en la IS-kvizo. Kio estas la vera nomo de Aŭtojdek MIKSUKE?

Unu de liaj bonaj intencoj por la jaro 2007 estas redakti kaj ĝisdatigi la artikolaron ĉe Renoviĝanta energio.


--Aŭtojdek MIKSUKE 23:08, 22. Jan 2007 (UTC)