i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Coutinho1980!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Thomas Guibal 18:55, 26. Feb 2009 (UTC)

Saluton, mi petas vin iomete ripozi, ĉar viaj kontribuoj pri unuopaj esperantistoj ne atingas la necesan minimuman enhavan formon. (ekz. naskiĝjaro, meritaj laboroj ks.). Esti venezuela esperantisto, mem ne sufiĉas aperi en enciklopedio. Narvalo 21:07, 26. Feb 2009 (UTC)

Kvankam mi atentigis vin, vi plu aldonas amase neenciklopediajn artikolojn. Kial gravas ekz. Alfredo Ovalles por aperi en nia enciklopedio? Bonvolu pripensi la aferon kaj analizi niajn proponojn por artikoloj kaj ĝermoj, skizitaj pli supre. Narvalo 21:41, 26. Feb 2009 (UTC)

Mi proponas skani kaj aldoni la - de vi - cititan libron al nia vikilibraro. Narvalo 21:45, 26. Feb 2009 (UTC)

Vikiigo redakti

Saluton, Coutinho:

Viaj artikoloj estas ja bezonataj, kvankam, kiel diris aliaj amikoj, ne estas certe ke ĉiuj aktivuloj devas nepre enesti en la Vikipedio. Mi tamen rekomendas ke vi "vikiigu" la artikolojn, tio estas, aldonu ligojn, ktp. Por ke vi lernu kiel tion fari, mi vikiigis la artikolon pri Jorge Carlos Mosonyi. Komparu la du versiojn en jena ligo. Se vi bezonas helpon, petu. --Tonyo 23:52, 26. Feb 2009 (UTC)