i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Deŝa!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Petro 6. Jan 2006 12:20 (UTC)

Bonvenon ! redakti

Bonvenon al vi Deŝa ! Mi korektis vian enskribiĝon en la paĝo pri Vikipediistoj : ne estas bezonata enmeti numeron, la enmeto de # en la linikomenco aŭtomate aperigas la ĝustan ciferon. Ligoj el tiu paĝo iru al Vikipediistaj paĝoj. Personan sinprezenton kia kunlaboranto de la Vikipedio bonvolu fari prefere en via persona paĝo. Enciklopedia artikolo kiu titoliĝas Deneŝ ŜANDOR estas bonvena por prezento de via publika agado kaj estu verkita laŭ la tria persono. Bonan kunlaboradon deziras al vi vikipedie Arno Lagrange  08:26, 7. Jan 2006 (UTC)

Mi aldonis babel-ŝablonon laŭ la informoj proviziitaj de vi. Bonvolu korekti sebezone. AL


Bonvenon,

  1. Szerintem átirányítást kellene csinálni a magyar nevekből is.
  2. Csíkszereda román neve nem kötőjellel van írva? Narvalo 10:27, 7. Jan 2006 (UTC)
 1. Igaza van.  
 2. Nem kötőjellel írandó. 
 
Egyelőre nem nagyon tetszik, ahogyan a "műveim" kinéznek.
--Desxa 18:02, 7. Jan 2006 (UTC)
  Ĉ ofte okazas, ke malaperas tiu, kiun vi redaktis?--Desxa 18:43, 7. Jan 2006 (UTC)

Pardonu, neniu malaperigis, kion mi redaktis, mi ne estis atenta.--Desxa 04:47, 8. Jan 2006 (UTC)


Saluton esperantologiulo!

Laŭ mia opinio esperantiĝi signifas fariĝi Esperanto, kaj esperantistiĝi signifas estiĝi esperantisto. Ĉu eble mi eraras?

Kiel persono estis Esperanto solsole la aŭtoro de la nternacia lingvo, Doktoro Esperanto, ĉu ne?--Desxa 13:34, 8. Jan 2006 (UTC)

ATENTU kunlaborantoj!
 

Estas granda diferenco inter : esperanta persono, kaj Esperanta persono.

Viaj redaktoj redakti

Deŝa, por ke vi venontfoje ne volu, ke viaj paĝoj estu forigitaj, enmetu en ilin ŝablonon {{{redaktata}}} (Kutimo estas unue enmeti tekston kaj poste, eĉ post kelkaj tagoj, bildon. Male tio aspektas strange, enmeti bildon kaj poste nur post kelkaj tagoj tekston.), por ke ceteraj vidu, ke tiaj paĝoj estas redaktataj kaj ne vandalismo. Petro 10. Jan 2006 07:50 (UTC)

Mi vikiigis vian artikolon pri Covasna (distrikto). Bonvolu rigardi, kiel oni skribas tekstojn en radakta formo. Ankaŭ ne estas bezone subskribi siajn artikolojn, tio estas videbla en historio de redaktoj en ĉiu artikolo. Ankaŭ bonvolu komenci de komence de linioj kaj inter alineoj bonvolu fari unulinian interspacon. Estas ankaŭ aliaj manieroj de radaktado, sed por via komenco tio sufiĉas. Petro 10. Jan 2006 08:05 (UTC)

Koran dankon! Iom post iom mi lernos kiel redakti kiel eble plej bone --Desxa 08:34, 10. Jan 2006 (UTC)

Se mi estas en konflikto kun iu, restu la pli bona artikolo. Mi ne plu laboras pri ĝi.

Helpon!

Mi ne scipovas kiel aranĝi? Listo de urboj de Rumanio

Saluton

Ankoraŭ unu peto, Zetey, Deŝa - se estas io, kion vi volus havi ligita, bonvolu fari ĉion en unu fojo kaj uzu butonon "Antaŭrigardu", kiun vi trovos sube sub la artikolo, por ke vi vidu, kiel aspektos viaj ŝanĝoj. Mi komprenas, ke eble tio estas por vi malfacila, se en via ĉirkaŭaĵo estas neniu, kiu konsilus al vi, sed ekzistas ankaŭ paĝo Lastaj ŝanĝoj (alirebla supre maldekstre), kie estas videblaj ĉiuj viaj unuliteraj ŝanĝoj (eĉ kiam vi ligis sole dupunkton!). Sed se vi komunikas kun neniu el ni, poste ne miru, se ni iam ne havas paciencon kun vi. Petro 16. Jan 2006 17:40 (UTC)