i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Esc2003!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi Narvalo (diskuto) 13:36, 10 Maj. 2012 (UTC)

Sinjoro, mi rimarkis ke vi sendis ligilon al bildoj en facebook al Narvalo. Ne forgesu vidi ke en mia uzant-paĝo en vikipedio mi ankaŭ agnoskas la sendependecon de Montara Karabaĥo. Tamen, mi estas serioza vikipediisto kaj mi ne volas krei fuŝan vikipedion. Mi volas ke ĝi estu neŭtrala, surborde de miaj personaj ideoj. Se vi mem vidas, mi faris elstaran artikolon pri Azerbajĝano kaj pri pluraj aliaj aferoj el via lando. Same, mi amas Armenion kaj mi faras multajn pri ĝi sed el neŭtrala vidpunkto. La plej freŝa ekzemplo estas Ŝuŝo (Ŝuŝa por vi kaj Ŝuŝi por armenoj), kvankam ĝi havas armenan nomon, kiun oni konsideras la originalan nomon, ĝi mencias la gravecon de la azerbajĝana kulturo en ĝi kaj krom tio, la kialojn de la foriro de azeroj. Mi nenion kaŝis. Tamen, mi dediĉis parton de mia tempo por trarigardi la artikolon pri Ŝuŝo en la azera vikipedio, kaj kiel mi jam suspektis, ĝi tute ne diras pri la armenoj en la urbo, kiel parto de ĝiaj loĝantoj, sed nur mencias ilin kiel agresajn invadintojn malfrue en 1992, kvazaŭ ili neniam estus loĝintaj tie kaj ke armenoj venis de for. Ankaŭ tiel okazas kun urboj armenaj tiaj kiaj Erevano, Eĉmiadzin, Vanadzor, Gjumri kaj aliaj. Ĉu vi pensas ke tio estas historia rigoreco?

-Alia afero: en tiuj bildoj pri mi en facebook vi ankaŭ montras du fotojn kie Siruŝo tenas afiŝon kun Ni Estas Niaj Montaroj, simbolo de Montara Karabaĥo. Azeroj protestis pro tio, sed vi forgesas diri ke Azerbajĝano montris azerajn monumentojn situantaj en Irano. Andy (diskuto) 23:35, 10 Maj. 2012 (UTC)

I know also Azerbaijanis wrong like Armenians. Esc2003 (diskuto) 21:51, 10 Maj. 2012 (UTC)
Mi proponas al vi, ke anstataŭ kvereloj, ni kunlaboru pri la komplika afero por krei neŭtralan vikipedion. Mi akceptas ĉiujn viajn sugestojn, komentojn kaj kritikojn se ili helpas konstrui pli fortan enciklopedion en esperanto. Kaj mi konsentas kun vi, oni ne uzu kulturajn eventojn por politikaj aferoj. Naciismo blindigas homojn, ne gravas el kiu nacio. Salutas vin, Andy 04:05, 11 Maj. 2012 (UTC)