Memorindaj konsiloj redakti

Oni devas legi regulojn de redaktado de VIKIPEDIO en Helpo:Kiel redakti paĝon, Vikipedio:Malsamoj inter Esperanto-vikipedio kaj alilingvaj vikipedioj kaj Helpo:Konsiletoj por bone redakti.

Oni ne esperantigas proprajn nomojn, nek de personoj, nek de lokoj. En la Esperanta Vikipedio, oni ĉiam MAJUSKLIGU familinomon, sed nur en la artikolo. La nomo de la artikolo restas normala.

En artikoloj estas la ero "diskuto", kion konsilindas legi. Por komuniki al vikipediisto, oni musklakas ĝian nomon kaj redaktas sian mesaĝon en ties diskuto.

Mimeme, --Felipo Kastro 12:52, 19. Maj 2007 (UTC)

Antaŭnelonge okazis ĝenerala diskuto pri tiu majuskligo de familinomoj. La rezulta decido estas ke tiu regulo validas nur en la unua (aŭ enkondujaj) paragrafo, kaj nur por la persono pri kiu temas la artikolo. Aliloke familinomoj aperu normale kaj estu ligitaj (almenaŭ unufoje) al sia propra artikolo. Afable, Bill O'Ryan 17:56, 19. Maj 2007 (UTC)

Ŝablona bonvenigo redakti

    Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Fefcas!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon  .

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Arno Lagrange  12:37, 18. Maj 2007 (UTC)

Arno Lagrange redakti

Strange ke vi mem ŝanĝis la afablajn konsilojn de Roberto al kvazaŭ ordonoj !? ja ni havas regulojn, ju pli ili estas sekvataj, des pli kohera estas nia komuna projekto. Tamen sentu vin libera partopreni en la difinado de la komunaj reguloj. Mi vizitetis unu el la TTT-ejoj kiujn vi indikas el via persona paĝo, kaj ekinteresiĝis pri tia aparta speco da vikioj kia estas dokuvikio. Via kunlaboro estas ege bonvena. AL @