i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Gamilon!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  --Petr Tomasovsky 17:39, 5. Jan 2007 (UTC)

Kawasaki Ryo redakti

Gamilon, surprizas min du aferoj: Kial vi mesaĝis al mi en mian arkivon kaj due, ĉu oni ligas en alilingvaj vikipedioj la nomojn en artikoloj al esperantaj artikoloj? Mi respondos al vi - absolute ne. Temas pri nenia diskriminado. Tiaj estas reguloj en ĉiuj vikipedioj. Bonvolu tralegi ilin ankaŭ en nia vikipedio. Ankoraŭ unufoje mi do ripetas al vi: se ne ekzistas artikoloj en Esperanto-versio, vi povas trankvile krei ilin aŭ tradukante ilin laŭ alilingvaj versioj aŭ tute verki ilin mem. Sukceson. --Petr Tomasovsky 17:39, 5. Jan 2007 (UTC)

Se ne forigos ilin mi, baldaŭ trovos iu alia, kiu forigos ilin, do estas ne ĝuste skribi ilin tien. --Petr Tomasovsky 17:41, 5. Jan 2007 (UTC)

pri la ligiloj al aliaj linvoj redakti

Mi ne scias se aliaj uzas ligiloj al la esperanta versio de vikipedio. Sed vi povas vidi la hispana versio de la artikolo pri Kawasaki Ryo kaj vi trovos ke ekzistas ligilo al diversaj lingvoj, kaj inter ili estas Esperanto. Mi kredas ke estas pli bona "ligilo al aliaj lingvo" ol "ligilo al nenia lingvo". Kiam oni faras artikolojn pri tiu ligilo en esperanto, oni povas forlasi la ligiloj al la anglaj artikoloj. Kaj certe, mi povus fari tion artikolon, sed vere, kiun ŝajnas trovi problemojn kun tio estas vi, do precipe vi povus fari tiojn artikolojn anstataŭ forlasi la ligilojn. Mi dankas vin pro via tempo kaj helpo. Sukceson ankaŭ al vi.

Gamilton, vi intermiksas "intervikiaĵojn, intervikiajn ligilojn aŭ interwiki" kun interartikolaj ligiloj en unu vikipedio. Mi rigardis hispanan vikipedion kaj tie version pri Kawasaki Ryo, ankaŭ mi rigardis historion de redaktoj kaj jen - laŭ redaktintoj certe vi estis tiu, kiu aldonis tien ligilojn al nomoj al la angla versio. Certe ankaŭ en la hispana versio ili estos forigitaj. Do ne kalumniu min pri "problemeco". La problemo estas evidente vi. Vi ne laboras laŭ vikipediaj reguloj. Ankaŭ mi ne scias, kial "precipe" mi devintus fari paĝojn, kiuj lumas ruĝe. Samtempe mi dankas al vi pro la tradukoj de la sekcioj en Kawasaki Ryo. --Petr Tomasovsky 07:14, 6. Jan 2007 (UTC)

Jen mia lasta respondo redakti

Petr, Mi tradukis la hispana artikolo el la angla, kaj la ligiloj al la angla versio, estis kreita de alia persono. La ligiloj en la hispana versio al al angla daŭras. Vi povas vidi tion kaj la IP estas registritaj. Se vi volas kredi aŭ ne, ne estas mia problemo. Mi estis kaj estas bonmanniera kun vi, sed ŝajnas ke vi sentiĝis atakita. Mi ne kalumniis vin sed se vi volas kredi tion, tio estas via privilegio. Mi nek volas nek intencas ŝanĝi vian penson. Ne estas mia problemo, . Mi vidis ke vi havis problemojn kun diversaj personoj. Ankaŭ tio ne estas mia problemo Mi ne estas psikologo por zorgi pri tio . Nur mi bedaŭras ke personoj kiel vi kiu havas iomete da regpovo ne scias kiel uzi tion. Mi ne batalos kun vi ĉar mi ne estas infano. Faru kion vi volas, mi ne perdos mian tempon parolante kaj batalante kun vi. Se vi volas havi la lastan vorton, mi helpos vin kun tio. Mi ne respondos plu viajn mesaĝojn.

Ankaŭ mi ne volas kvereli kun vi, sed mi havas nenian regpovon. Mi simple skribis al vi, ke oni ne faras tiajn ligilojn. Ankaŭ mi ne batalis kontraŭ viaj redaktoj. Mi ne volas havi lastan vorton, ankaŭ mi ne estas kverelemulo, kiel eble vi pensas, mi zorgas pri neniu, sed imagu, se ni ĉiuj ligus al siaj naciaj lingvoj en artikoloj. Ĉu vi scius imagi tian ĥaoson? Bedaŭrinde tio ne estas nur mia opinio, kiel ŝajnas al vi, sed tiel faras ni ĉiuj, sed neniu konfirmos miajn vortojn pri ne farado de interartikolaj ligiloj al naciaj artikoloj. (Por tio servas klakbutono "Ligiloj ĉi tien".) Io alia estas ligiloj "Aliaj lingvoj". Sed kiel mi skribis, trovos neniu, kiu konfirmus miajn vortojn, ĉar por kio iu alia malpurigus siajn manojn per tio? Sincere kaj atendante viajn novajn redaktojn salutas vin --Petr Tomasovsky 20:36, 7. Jan 2007 (UTC)