i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Heidi Goes!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Biciklanto Mi ĝojas konstati ke vi ankaŭ kontribuas! Biciklanto 21:01, 23. Apr 2006 (UTC)

Bonvenigas vin ankaŭ Arno Lagrange  Se mi prave memoras ni foje renkontiĝis en Dakaro ĉu ne ? (Vidu tie). Cetere mi ĵus renovigis la TTT-ejon pri Esperanto en Senegalo.

Mi de du jaroj konstruadas nian domon. Renato Corsetti ĵus iniciatis retgrupon senegalaj-esperantistoj. Bonvolu aliĝi se vi emas. Mi fakte antaŭ kelkaj tagoj gastigis mian senegalan gastiginton Jean-Christophe Badiate kiu nun de tre jaroj loĝas kaj laboras en Eŭskio : tio revigligis ian interesiĝon por esperanto en Senegalo. Mi ĝojas ke mi nun renkontas vin en la Vikipedio kiun mi kunflegas de tri jaroj. Por subskribi mesaĝon sufiĉas tajpi ~~~~ aŭ uzi la butonon kiel dirite en la bonveniga mesaĝo. Arno Lagrange  19:44, 27. Apr 2006 (UTC)

Saluton, ĉu vi estas eble interesata in kreskigi viajn konojn de la germana lingvo? Bonvolu sciigi min se vi. Dankon!

Malferma Tago redakti

Saluton, ĉu vi eventuale venos al la Malferma Tago de UEA en novembro? Bv vidu Vikipedio:Diskutejo. Kore via, --Ziko 16:03, 20 Aŭg. 2011 (UTC)

Saidjah kaj Adinda (filmo) redakti

Saluton Heidi, Mi tradukis atikolon el la indonezia vikipedio pri la nova filmo Saidjah dan Adida. Ĉar mi ne komprenas la lingvon mi tradukis per Google vertalen kaj iom korektis sed kompreneble estas eraroj en la traduko. Ĉu vi bonvolas kontroli la tradukon kaj eventuale korekti? Anticipe dankon pro tio.

La artikolo nomiĝas Saidjah kaj Adinda (filmo) en la Esperanta vikipedio.

Salutojn,

Jan Snoek (Verdulo)