i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Michipanero!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Thomas Guibal 14:50, 10. Dec 2007 (UTC)

Dankon pro la utilaj ligiloj! Salutojn Donmiguel 11:56, 13. Dec 2007 (UTC)

Flipero redakti

Dankon pro la traduko de flipero! Kiam mi povas aldoni al ĝi??? :-)
Eble mi povus sugesti la alternativan nomon "elektra bilardo". -- Yekrats 15:00, 27. Dec 2007 (UTC)

Rigardu mian Verkejon. Estas ankoraŭ multe tradukenda teksto :)
Mi jam vidis "elektra biloardo" kaj rigardos iom kio bilardo estas. Bilard-ludoj estas ludata per puŝbastono. Pro tio kaj ankaŭ aliaj kialoj (kiujn mi ne plu memorigas) mi decidis ne nomi ĝin "elektra bilardo". Sed ĉar plej vikipediaj artikoloj pri "Flipero" nomis tiun ludon Fliperon mi elektis tiun nomon. Mi pensis ke estus bone nomi la puŝiloj fliperilojn. Kion vi pripensas? Donmiguel 15:34, 27. Dec 2007 (UTC)

Single redakti

Saluton Donmiguel, ĉu mi povus peti al vi, kiu uzas la vorton Unuopaĵo? Helga Shneider arogante diris al mi, ke en la vortaro pri rokmuziko de Bertilo la korekta vorto estus Disketo (kiu en Vikipedio, signifas floppy disk). --→ Airon 08:07, 10. Sep 2009 (UTC)

Saluton. Rigardu ĉi tie. Mi ne me memoras tie mi vidis... Donmiguel 10:58, 25. Dec 2009 (UTC)

Alinomigo redakti

Mi alinomis vin laŭ via peto. Arno Lagrange @ 21:01, 24. Nov 2010 (UTC)

Dankon!! 10:22, 25. Nov 2010 (UTC)