Uzanto-Diskuto:Oryanw/arĥivo-lex1

Aldoni diskuton
Active discussions

Burgo aŭ kasteloRedakti

El Diskuto:Burgo

Diritas en la artikolo: Tamen la klaraj diferencoj en formo kaj funkcio pledas por diferencigo per apartaj vortoj. Ĉu?? Mi komparis la artikolojn pri burgoj kaj kasteloj:

  • Formo
    • Burgo: fortikigita konstruaĵo aŭ konstruensemblo, kies koheraj eksteraj muroj leviĝas super la ĉirkaŭanta tereno
    • Kastelo: loĝejo aŭ fortikaĵo ... Kasteloj protektis la loĝantojn kun altaj muroj kaj turo, sed iuj pli kompleksaj strukturoj havis remparon, ĉirkaŭfosaĵon, barokradon, kaj aliaj defendilojn.
  • Funkcio
    • Burgo: Plej ofte ĝi servis kiel sidejo de nobeloj aŭ reĝoj. ... firmigi sian potencon, observi kaj kontroli la ĉirkaŭaĵon kaj trafikajn vojojn. Ekzistis ankaŭ burgoj kiuj funkciis kiel rifuĝejo por la ĉirkaŭanta loĝantaro, kiuj protektis templon, preĝejon ktp.
    • Kastelo: Kasteloj estis ofte konstruitaj por protekti la loĝantojn (ofte nobelon, kiel reĝo, grafo, duko, aŭ daimjo) kaj permesi regnon al la ĉirkaŭaj landoj.

Do, resume en tabrlo

Trajto Burgo Kastelo
Formo
Konstruaĵo fortikigita konstruaĵo aŭ konstruensemblo loĝejo aŭ fortikaĵo
Muroj koheraj eksteraj muroj leviĝas super la ĉirkaŭanta tereno kun altaj muroj kaj turo, sed iuj pli kompleksaj strukturoj havis remparon, ĉirkaŭfosaĵon, barokradon, kaj aliaj defendilojn
Funkcioj
Sidejo sidejo de nobeloj aŭ reĝoj ofte nobelon, kiel reĝo, grafo, duko, aŭ daimjo
Potencilo firmigi sian potencon, observi kaj kontroli la ĉirkaŭaĵon kaj trafikajn vojojn permesi regnon al la ĉirkaŭaj landoj
Protektatoj Ekzistis ankaŭ burgoj kiuj funkciis kiel rifuĝejo por la ĉirkaŭanta loĝantaro, kiuj protektis templon, preĝejon por protekti la loĝantojn

Unue, mi emfazu, ke mi ne kontraŭstaras la ekziston de la vorto burgo, ĉu kiel plena sinnonimo de kastelo, ĉu ne. Sed mi esperas, ke iu povos klarigi al mi tiujn "klarajn diferencojn" inter "burgoj" kaj "kasteloj". Bedaŭinde, al mi malfacilas trovi diferencojn ĉi tie! Ĉu mi eraras trovi la jenajn?

  1. Iuj kasteloj havas remparojn ktp, sed burgoj neniam. Sed kio pri tiuj kasteloj sen remparoj, ktp? Ĉu kastelo sen remparoj, ktp. vere estas burgo?
  2. Kasteloj povas "regni" la ĉirkaŭajn landojn, sed burgoj ne. Burgoj povas nur kontroli (rigardi, spekti, inspekti, ekzameni). Ĉu kastelo kiu malsukcesas regni la ĉirkaŭejon vere estas burgo?
  3. Iuj burgoj protektas la ĉirkaŭajn loĝantojn, templojn, prexejojn, ktp., sed kasteloj neniam. Sed kio pri tiuj burgoj kiuj tion ne faras? Ĉu burgo kiu neglektas la ĉirkaŭulojn vere estas kastelo?

Ĉu tiuj tri supre estas veraj diferencoj, aŭ nur hazardaj rezultoj de sendependaj vortumadoj de la artikoloj?

Laŭ mi, malsufiĉas deklari, ke diferencoj estas klaraj por pravigi neologisman propononn kaj artikolon; necesas montri la diferencojn. O'RyanW ( ) 20:18, 15. Nov 2006 (UTC) Korektis tajperarojn. O'RyanW ( ) 02:35, 16. Nov 2006 (UTC)

Kredeble PIV2005 pravas pri "kastelo" kaj "burgo". Laŭ tiu vortaro "kastelo" estas: 1. fortikigita loĝloko, defendata per fosaĵo, remparoj kaj turoj. 2. Luksa grandsinjora domego en la kamparo. (+ tria ŝipa signifo, kiun ni povas ignori nun). Kaj "burgo" estas: Mezepoka fortikigita kastelo. -- Sekve burgo estas Mezepoka kastelo 1. Bertilow 02:03, 16. Nov 2006 (UTC)

Interese. Dankon. O'RyanW ( ) 02:35, 16. Nov 2006 (UTC)


Esperante titoli la romanon (kaj artikolon) per Hindujo, Hindio, aŭ BaratoRedakti

El Diskuto:A Passage to India

Saluton,

mi konsilas renomi la artikolon Veturo al Barato.

En Vikipedio oni ne uzas landonomoj kiuj finiĝas je -ujo, vidu Listo de landnomoj

Yves Nevelsteen 06:50, 22. Nov 2006 (UTC)

Dankon pro la konsilo. Fakte, mi jam pensis demandi pri la afero, sed fordistraĉiĝis redaktante aliajn artikolojn. Mi devas emfazi, ke mi neniel kontraŭas la uzon en Esperanto de la nomo Barato aŭ Hindio. Tute kontraŭe, mi favoras landnomojn aŭ finiĝantajn per -io aŭ laŭantajn la preferon de la tieaj esperantistoj. Kiam mi faris la tradukon, mi tiam elektis uzi la arĥaikan formon "Hindujo" pro la jenaj konsideroj:
  1. En 1924 kiam la romano eldoniĝis, ne ekzistis ŝtato nomebla per Hindio nek per Barato. Leĝe ekzistis nur kolonio leĝe nomita India. Konsentite, ke la nebritaj indiĝenoj supozeble pensis kaj diris "Barato" inter si. Aldone, la vorto Hindio malforte flustras al mi: ŝtato; kaj la vorto Barato flustretas: sendependeco.
  2. En 1924 kiam la romano eldoniĝis, ĝis kiom mi scias, la nomo "Barato" ne jam aperis en Esperanto. La nomo "Hindio", se ĝi jam aperis, supozeble estis disputata. Do, Barato, kaj eble ankaŭ Hindio, ŝajnis al mi efiki anakronisme, kvazaŭ mi metus la vortojn fridmilito kaj fera kurteno en la buŝon de Napoleono, aŭ la vorton morfemo en la buŝon de Zamenhof.
  3. Antaŭ 1924, kiam supozeble estus okazintaj la koncernataj veturoj, la britaj veturantoj tute ne celis fariĝi hindoj, Hindianoj (civitanoj de ia Hindio) nek Baratanoj; ili celis resti britoj — Britoj loĝantaj en kolonia lando kie loĝas la hindoj ktp., do ili celis por iom da tempo iĝi Hindujanoj. (Fundamenta Ekzercaro #37)
Post plia pensado, ankaŭ ŝajnas al mi, ke tiuj britoj celintaj veturi al "Hindujo" fakte kulture koliziis kun Barato. Do, tio povus esti argumento favore la uzadon de la nomo "Barato" en la titolo. Pensinte tion, mi ne plu povas konjekti kiun Esperantan nomon preferus E.M.Forster.
Kion pensas la aliaj? Se estas ĝenerala opini-kongruo, ke la tri konsideraj supraj estas eraraj, fuŝaj, aŭ simple mistrafaj, mi volonte akceptus la nom-ŝanĝon.
Denove dankon. O'RyanW ( ) 08:47, 22. Nov 2006 (UTC)
Saluton, mi proponas renomi la artikolon en originalan titolon "A Passage to India". La problemo elekti "Hindujo", "Hindio", aŭ "Barato" estas tre kompleksa por ni. Ni ne nepre bezonas tradukon de la titolon en Esperanton. Ni nun laboras ne por traduko de la libro en vikipedio.- Ryoho 17:45, 11. Dec 2006 (UTC)
Multan dankon, Ryoho, pro via bona sugesto. Mi konsentas, ke ni ne nepre bezonas tradukon de la titolo en Esperanton. Mi iom atendos kaj se neniu alie pensas, mi petu helpon fari la nom-ŝanĝon (ke la diskuto restu kun ĝi). Bedaŭrinde la problemo ne tute solviĝos, ĉar almenaŭ du fojojn mi uzis la nomon Hindujo en la artikolo. Kaj redaktante la unuan frazon, mi emos ŝanĝi "Veturo al Hindujo (en:A Passage to India)..." al "A Passage to India (eo:Veturo al Hindujo)...". Mi demndas min, ĉu ĉiuj estos kontentaj, se mi ŝanĝos la enartikolaj uzoj de Hindujo al Hindio? (eble pravigebla laŭ tio, ke kvankam ne sendependa, kolonio ja ŝajnas (al mi) speco de ŝtato) O'RyanW ( ) 20:45, 11. Dec 2006 (UTC)


Saktolo -skatolen?Redakti

Vi diras: -en Mi kredas, ke la plej grava atingotaĵo alfrontanta nin en Esperantio estas la universala akcepto de la eksterregula pluralo de uzantosaktolo: uzantoskatolen

warum? kial? sed , se tiu estos la plej grava problemo, bonvenu problemoj!


Kara 83.184.29.115,
He! He! :-) Vi estas la unua kiu reagas al tiu ŝerceto! Kvankam tute nekomprenebla en Esperanto nura, mi sentas ĝin duoble pli amuza ol la ŝerceto en la anglalingva Wikipedia sur kiu ĝi baziĝas. Tie oni tie-tie renkontas similan uzanto-skatolon, kiu tekstas:

-xen This user believes that userbox should always be pluralised userboxen, and thinks that this is one of the most important and exciting issues of our time.

Eble vi scias, ke en la angla la laŭregula produktiva pluralo formiĝas per -s (box - boxes). Tamen ankoraŭ ekzistas manpleno da vortoj kiuj ankoraŭ pluraliĝas per -en, ekz: brethren, children, oxen. (La angla devene estas ĝermana lingvo.) Do, la ŝerco kredeble unue kreiĝis pro la vida kaj sona simileco inter la anglaj ox kaj box. :-) O'RyanW ( ) 04:33, 2. Dec 2006 (UTC)

Ho!Redakti

mi estas 83.184.29.115.
Do tiu ne estis pli ol vortŝerco! Bonŝance!.
Do vi devas scii ke baldaŭ mi priparolos pri: Eeperanto kaj intelekta libereco.
Mi prezentos samajn aspektojn en aferoj kiel

  • Plos scienca literaturo
  • linukso kaj GNU sistemo
  • Wikipedia mem
  • Supercourse (www.pitt.edu/~super1),
  • kaj ankaŭ esperanto, laŭ du rilatoj:
  1. la libera uzo de la lingvo kiel senpaga oportuneco por ĉiu homo
  2. sed ankau la ebleco, por kiu deziras, konstrui novan sistemon Eo-simila; tiel estis la planlingvo Ido, kaj aliaj.

Mi demandis al mi: ĉu tiu estas propono (mi konas aliajn) por modifi Esperanton? kaj mi ne ŝatas tion: por mi sonoris alarma sonorilo!
Finfine: se vi havas interesajn informojn pri mia temo intelekta libereco, bonvolu diri al mi ion, aŭ ĉi tie, aŭ en mia diskuthejmo (Daniele Agostini) aŭ al mia retpoŝta adreso.
Dankon kaj ĝis baldaŭ.

Loka kaj lokalaRedakti

Kara Amikeco: Vi tute pravas pri loka kaj lokala en la artikolo Igor Smirnov. Ankaŭ PIV diras tion. Mi eraris. Mi fuŝis tion dum mi serĉis ekzemplerojn de kontrol. Estis malfrue, mi lacis, kaj komencis ne sufice zorgi. Mi pardonpetas. Fakte, mi pensas, ke mi faris la saman eraron en iu alia artikolo. Nun-momente, mi devas denove iom ripozi, sed post kelkaj horoj mi serĉos tiun alin fuŝon por malfari ĝin. Multan dankon pro via atento kaj rimarkigo. O'RyanW ( ) 23:07, 1. Dec 2006 (UTC) p.s. Mi eniris la redaktejon per la "+" klavo, kaj la programo nun ne permesas al mi skribi resumon! Ĉu en ordo? O'RyanW ( ) 23:07, 1. Dec 2006 (UTC)

Ĝi metas resumon mem, aŭtomate, el la temlinio, kiun vi plenigis. :) Dankon pro via konstruema reago. - Slavik IVANOV


Ekzemplo kaj ekzempleroRedakti

Pri la ĉi-supra komento mem, kontrolu ankaŭ la jenan paron: ekzemplo kaj ekzemplero; mi kredas ke supre estu ekzemplojn. (Jen tute ne kritiko de vi, nur interesaĵo.) Bonan ripozon! Sok Na Men Sui Lui 23:19, 1. Dec 2006 (UTC)
Mi konsentas. Dankon! Mi havas dosieron en kiu mi metas rimarkigojn pri miaj literumaj eraroj en la angla. Antaŭ kelkaj tagoj mi ekpensis, ke mi komencu ion similan por mia Esperanto. Ekzemplero/ekzempo estos la unua listero! Kvankam mi scias la diferencon, estas ankaŭ tre utile konsciiĝi, ke mi faras tiun eraron. Sinceran dankon! O'RyanW ( ) 23:33, 1. Dec 2006 (UTC)
Mi cerbumis pri ĉi tiu afero. Ĝi ronĝis mian menson. Kaj mi finfine kontrolis en PIV. Nun mi opinias, ke mi tro rapide konsentis supre! Oni provizas ekzemplojn por klarigi ion alian. Ĉi tie ne ekzistas ia tio alia. Ekzempleroj estas kiel individuoj de la sama raso, muldaĵoj el la sama muldilo. PIV diras ke ekzempli estas transitiva kaj signifas: Klarigi per ekzemplo. Do, ekzemple, sur unu paĝo povus troviĝi (ni diru) kvin ekzempleroj de la vorto birdo. Ili povas ekzempli la ideon vorto, sed de la vorto birdo ili estas ekzempleroj. En angla fakterminoj, tiuj kvin nomiĝas "tokens", dum la vorto birdo nomiĝas "type". Sed, kiun vorton ni prefere uzas en Esperanto, tio povas esti alia afero. :-) O'RyanW ( ) 05:13, 2. Dec 2006 (UTC)
Eble ne sciante, nek celante tion, vi ĵus antaŭenmovis mian scion de la angla. Antaŭe mi ne tre bone komprenadis, kio estas token. :) - Slavik IVANOV 00:58, 3. Dec 2006 (UTC)


es:NaísmoRedakti

Ombresaco ligis al ne jam ekzistinta es:Naísmo - tial vi trovis ĝin ne funkcianta; kreis ĝin mi kiel redirektilo al ekzistanta es:Naismo. (atentu pri í kaj i) AL @ 17:52, 15. Jan 2007 (UTC)~


Besto-BienaĵojRedakti

Saluton, O'Ryan! Dankon pro via danko. :) Pri "rolulo", en ReVo estas:

Persono en fikciaĵo, teatraĵo, kinaĵo, rakonto

Ankaŭ en ReVo troviĝas "rolisto", difinita kiel egala al "aktoro". Ŝajnas logike tiel, ĉu ne? Rol-ul-o koncernas homon de rolo kaj rol-ist-o koncernas profesion de rolo. :) Pri PIV, mi ne scias. (Cetere, tre plaĉas al mi la libro. :)) Mi legis ĝin en la portugala la lastan jaron, kaj unu el miaj profesoroj sugestis legi ĝin por politikscienca kurso.) --Raoni Sousa 20:29, 14. Mar 2007 (UTC)


Pri basketbalo kaj korbopilk(ad)oRedakti

Saluton, Oryanw! Mi estis ŝanĝinta vortojn kun "korbopilk" al vortoj kun "basketbal" en la artikolo Universitato Kentukio, ĝuste pro tio, ke multaj konfuzas korbopilkon kaj korbopilkadon. Se oni sekvas la logikon esprimatan en "Fundamentaj reguloj de la vortteorio en Esperanto" (de René de Saussure), ni havas:

korbopilko = objekto pilk karakterizata de objekto korb
korbopilkado = agado karakterizata de objekto pilk karakterizata de objekto korb

Tio estas, dum korbopilko estas pilko (la ludilo mem), korbopilkado estas agado, kiun korbopilko karakterizas. Se laŭ PIV korbopilko estas sporto, bedaŭrinde tio estas misaĵo. Krome (laŭ mi) "basketbalo" estas preferinda, je kultura vidpunkto. Neniu povas aserti, ke la celata ludo estas la sola ludo en la mondo karakterizata de pilko karakterizata de korbo. La samo validas pri futbalo/piedpilkado, handbalo/manpilkado (ĉu nur en tiu sporto estas pied/man+pilk?). Krome, ili ŝajnas sufiĉe (tio estas, pli ol aliaj vortoj esperantigitaj laŭ la 15-a regulo) internaciaj. Kion vi pensas pri la afero? Amike, Raoni Sousa 23:03, 3. Apr 2007 (UTC)


Logiko estas samgrade rezonado kiel indukcio.Redakti

Pri la artikolo Scienca metodo:

Nu, eble vi pravas, ke aldoni pruvo estas erara. Sed tiakaze ĉu ne ankaŭ, ke la ekzemplo en PIV (1970) logika indukto devus estis erara kaj kontraŭdira? Amike, Bill O'Ryan ☺ ₪ 10:11, 1. Maj 2007 (UTC)

La eraroj -se entute eraroj estas- ne estas samnivelaj. En la frazo "Indukcia rezonado ne estas logiko" oni asertas ke iu formo de rezonado (indukcia rezonado) ne samas alian formon (logiko - kiu laŭ PIV estas "kohera k konsekvenca" rezonado). La respondeculo de tiu aserto pravas aŭ ne, sed ne tie kuŝas la problemo: la frazo gramatike estas kohera. Se vi diras "Indukcia rezonado ne estas logika pruvo", vi komparas rezonadon kun la rezulto de alia formo de rezonado, kio estas erara laŭ la formo, ne laŭ la signifo. Kiam en PIV oni proponas la ekzemplon "Logika indukto" tio estas efektive erara/kontraŭdira rilate la aserton de la artikolo de Viki, sed ne laŭ gramatika vidpunkto. Oni nur "logike" povas aserti ke almenaŭ unu el la du (PIV kaj Viki) eraras....Amike --Ssire 12:31, 1. Maj 2007 (UTC)
Dankon. Nun mi multe pli bone komprenas al kio vi celis; vi pravas, ke mia redaktaĵo estis semantike nekohera. Fakte mi pretervidis tion, ke vi ŝanĝis logika al logiko; antaŭ ol mi aldonis pruvo la frazo tekstis logika. Se ne certas ke eraras diri ke indukto estas logika, eble iom pli klarus se ni aldonus la vortojn: , kaj ne povas provizi pruvon. Amike, Bill O'Ryan 02:20, 2. Maj 2007 (UTC)
Reiri al la uzanto paĝo de "Oryanw/arĥivo-lex1".