i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Randomlychaotic!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --Ziko 12:16, 22. Aŭg 2008 (UTC)

CNTRedakti

Plej bona Esperantigo laŭ mi estas Nacia Konfederacio de la Laboro; la vortordo 'nacia konfederacio' estas pli kutima en Esperanto ol 'konfederacio nacia', 'laboro' estas preferinda al 'laborado' ĉar ĝi estas pli ĝenerala, kaj ne estas aparta kialo por aldoni la sufiskon 'ad' kiu enkondukas la nociojn daŭro, aŭ ripeto aŭ okazanta ago, kio tute ne estas bezonata ĉikaze. Arno Lagrange @ 07:46, 9. Sep 2008 (UTC)

NaciistojRedakti

En la artikolo pri Durruti foje estas konfuze la mencio pri "naciistoj". Foje "naciistoj" estas tiuj batalas en la faŝisma kampo, foje temas pri "respublikistaj naciistoj" (ĉu katalunaj naciistoj ? ) kiuj partoprenas la Centran Komitaton. Ĉu eblus pli klare distingi inter tiuj du specoj de naciistoj ? Arno Lagrange @ 08:36, 9. Sep 2008 (UTC)


CitŝablonojRedakti

Bv rigardi Kategorio: Citŝablonoj ekzemple {{cquote}} Arno Lagrange @ 10:46, 15. Sep 2008 (UTC)

mia franca vortaro (Le Puil -Danvy) proponas : eksproprietigo !!!! Mi alternative proponus 'senposedigo' se temas pri revolucia agado. AL @ 12:28, 15. Sep 2008 (UTC)