i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Remux/I!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Remux - Mi neniam forgesos ke min enamiĝis d'floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 17:22, 20 Sep. 2011 (UTC)

Saluton Remux! Mi vidis, ke vi havas problemon por skribi vian Uzanto-nomon. Vi povas facile solvi tiun problemon sekvante la konsilon de Helpo:Kiel redakti paĝon, t.e. "R e m u x x" - ĉion bonan al vi - --Dominik 02:50, 29 Jun. 2011 (UTC)

Saluton Dominik! ĉi tio solvis grandan parto de la problemo!! ankoraŭ mi havas ke solvas malgrandan detalojn, Dankon por ĉio! (pardonas min se mi havas eraroj) --Remux 03:57, 30 Jun. 2011 (UTC)

Ŝuti bildon redakti

Salut'!

1.Se vi intencas respondi al iu (ekz. pli supre al Dominik), ne tie respondu, sed klaku al blua Dominik, kie eperos al lia paĝo, elektu "diskuto"-n, kie metu vian respondon la plej lasta.

2.Mi supozas, ke tiu foto aperos ankaŭ en la hispana VP. En la redakta loko skribu la ĝustan formon [[Dosiero:...., poste klaku al "antaŭrigardo". La vido respondos al via demando. --Crosstor 11:46, 20 Jul. 2011 (UTC)

Mi parolas nur hungare kaj Esperante. Ankaŭ mi ŝutas bildojn al miaj artikoloj, sed nur el Commons. Mi faris pli ol 300 proprajn fotojn al Vikipedio, ili estas videblaj, sed la sekvan paŝon mi ne faris, ĉar mi ne parolas angle. Tial ili ne troviĝas al Comm.--Crosstor 04:23, 21 Jul. 2011 (UTC)

Via subskribo redakti

Estimata! estas tikle ke en via subskribo vi enmetis frazon kiu entenas lingvan eraron. Anstataŭ « Mi neniam forgesos ke min enamiĝis d'floro  » devus esti « Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de floro  » aŭ io alia (laŭ la celata signifo). Ĉiukaze kun verbo en -iĝi- ne povas esti -n finaĵo kaj 'de' ne povas esti mallongigita al "d'" (Nur -o vortoj kaj 'la' povis esti mallongigitaj; vidu Fundamenta gramatiko 16a regulo. Arno Lagrange @ 05:39, 30 Sep. 2011 (UTC)

Ŝablono:Informkesto Inĝenierarto redakti

Saluton, Remux. Dankon pro la nova ŝablono {{Informkesto Inĝenierarto}}. Ĉu vi kreis ĝin laŭ alilingva versio? Se jes, kiu? Amike --Tlustulimu 09:05, 10 Okt. 2011 (UTC)

Saluton, Remux. Mi demandis, ĉar la ŝablono ne havas intervikiajn ligilojn. Amike --Tlustulimu 17:01, 10 Okt. 2011 (UTC)

Via nova ŝablono redakti

Laŭ mi vidas, oni povas uzi vian ŝablonon. Dankon por ke vi kreis ĉi tiun ŝablonon. Ĉiuĵŭd Astroscienco 02:04, 24 Jan. 2012 (UTC)

  Respondo
Mi respondas al via respondo sur mia diskutpaĝo.
Kun ĉi tiu ŝablono, mi demandas la artikolon Ne solvitaj problemoj de fiziko en dezirataj artikoloj. Ĉiuĵŭd Astroscienco 02:24, 24 Jan. 2012 (UTC)

N de Neniam redakti

Neniam forgesu subskribi en la diskuton --Sahaquiel9102   Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo   ---> Mia Diskutpaĝo 00:58, 25 Jan. 2012 (UTC)

Luanto - Ludanto redakti

Saluton, vi ŝanĝis en informkesto stadiono vortojn luanto je ludanto. Ĉu vi estas certa, ke tiu ŝanĝo estis ĝusta? Luanto estas derivita de verbo lui, ludanto de verbo ludi. Mi opinias, ke luanto estis ĝusta parametro. Petr Tomasovsky 20:07, 28 Jan. 2012 (UTC)

Bonajn dezirojn al vi! redakti

Ke la plenpova s-ro de la universo, benu vin --Sahaquiel9102   Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo   ---> Mia Diskutpaĝo 17:52, 2 Feb. 2012 (UTC)

Saluton. Por krei la artikolon, mi sekvis la ligilon sur la sekcio bildo de la tago en ĉefpaĝo. Sed jes, mi ŝanĝis la titolon. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 11:32, 14 Apr. 2012 (UTC)

Uzo de akuzativo en indikoj de datoj redakti

Kara, mi ĵus rimarkis ke en la de mi kreita artikolo [Litovlingva Vikipedio], sed ankaŭ plurloke alie, vi forprenis akuzativajn finaĵojn (do la finaĵon "-n") en indikoj de datoj. Per tio vi kreas erarojn kaj malbonigas antaŭe ĝustajn tekstojn. Eble via denaska lingvo estas la hispana, kie fakte ne estas diferenco inter nominativo kaj akuzativo, sed despli endas atenti en Esperanto, kie tia distingo ja estas kaj gravas. En Esperanto oni ne diras "La 1-a de aŭgusto mi havos ekzamenon" aŭ "La 1 aŭgusto mi havos ekzamenon", sed la kutima ĝusta formo estas "La 1-an de aŭgusto mi havos ekzamenon", malpli kutima sed ankaŭ ĝusta alternativo krome estas "Je la 1-a de aŭgusto mi havos ekzamenon". Ankaŭ aliloke en tekstoj vi forprenis akuzativajn finaĵojn kie ili devas esti - Mi petus vin pliatenti pri la uzo de akuzativaj formoj en Esperanto, aŭ en kazo de dubo ne "korekti" akuzativajn formojn al nominativaj, krom se vi vere centprocente certas ke vi ĝustas.

Sincere [kaj ne kolerante], via Aidas (diskuto) 13:20, 11 Jul. 2012 (UTC) - en mia denaska lingvo cetere estas ses kazoj de substantiva deklinacio, ne nur du kiel en Esperanto, por mi la internacia lingvo do ĉi-rilate signife pli facilas ol la litova, sed por parolanto de la romanidaj lingvoj ĝi fakte ĉi-rilate pli malfacilas... :-)

Lingvaĵo de Haltigu al Imperium Romanum Sacrum ĉe administrejo redakti

Caelis ! Estas kelkaj eraroj kaj mistajpaĵoj en via mesaĝo.

Jen laŭ mi bona mesaĝo:

Haltu Imperium Romanum Sacrum
Li ade misis la artikolon Prononco de Esperanto, li obstine asertas ke Esperanto ja ne estas fonetika lingvo kaj ke en Esperanto la literoj havas plurajn fonemojn, mi nuligadis liajn misaĵojn sed li nuligas mian korektadon, mi petas al administranto atentigi al li pri liaj misagoj kaj re-fari la artikolon ĉar ĝi estas preskaŭ detruita. Haltu lin!

Jen origina mesaĝo:

Haltigu al Imperium Romanum Sacrum
Li ade misis la artikolo Prononco de Esperanto, li obtine acertas ke Esperanto ja ne estas fonetika lingva kaj ke en Esperanto la literoj havas plurajn fonemoj, mi nuligadis sian misaĵojn sed li nuligas mian korektadon, mi petas al administranto atentigi al li pri liaj misagoj kaj re-fari la artikolon ĉar ĝi estas preskaŭ detruita. Haltigu lin!

Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 11:51, 13 Jul. 2012 (UTC)

Pri "Haltigu", mi ne pasis en via diskutpaĝo korekti tion.
Ankoraŭ, caelis ! Ĉu vi rigardas kaj korektas almenaŭ la tekston antaŭ ol publikigi ? Mi scias ke vi skribas rapide, sed mi denove legas erarojn !
 
 Unue, dankon pro via mesaĝo, due mi devas diri vin ke vi eraras, mia nivelo de Esperanto estas sufiĉe alta, eĉ mi jam sukcesis la KER-Ekzameno nivelo B2 (La nura pli alta ol tiu nivelo estas C1), mi praktikas la lingvon preskaŭ ĉiusemajno realvive, ne nur skriba sed ankaŭ parola, do mi surprizas vidi ke knabo kiu ĵus lernis Esperanton kaj ankoraŭ ne regas la lingvon atentigas min pri mia E-nivelo.

Mi faris stultajn erarojn kiam mi skribis tiun mesaĝon ĉar mi skribis tre rapide, mi esperis ke iu administranto estu enrete je tiu momento kaj haltigu lin.

Pri miaj "eraroj":

Haltigu: ja estas haltigu anstataŭ haltu, ĉar mi petis al iu halti lin (rigardu -ig-).

acertas---> asertas: Je tiu ĉi vi pravas, sed estas eraro por skribi rapide.

fonetika lingva ----> fonetika lingvo: Denove, mi skribis rapide.

sia: Eble vi pravas, sed mi pensas ke la mesaĝo estas sufiĉe klara, oni uzas "sian" kiam oni aludas al la persono kiu estis objekto de la lasta verbo aŭ kiu faris la lastan agon.

La akuzativoj: ankaŭ estas problemo por skribi rapide, sed mi devas konfesi ke ankoraŭ la akuzativo de tempo al tempo estas problemo por mi.

Finfine, kion pensu vi kaj "marco" pri mia E-nivelo estas afero via (kiel vi skribis sur mian diskut-paĝon). Mi ne diras ke mi estas la plej sciula persono pri Esperanto aŭ ke mi ne eraras, sed mi pensas ke vi estas iomete "komencanta" por kritiki min kaj ke la eraroj kiu mi faris nur estis por la urĝeco de la mesaĝo. 
Cetere, mi ne ŝatas ke vi diru ke mi ne regas la lingvon. Se ĉi tiu (mia) mesaĝo estas preskaŭ senerara, eble mi regas bone la lingvon.
Sciu ke mi ne volas diri ke vi malpli bone scias la lingvon Esperanto aŭ ke mi kritikas vin. Mi kredas ke vi scias Esperanton je alta nivelo, kaj ne pensu ke mi volas lerni al vi Esperanton. Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 20:56, 13 Jul. 2012 (UTC)
Ne temas ke vi ne faru erarojn. Revizii estas tre bona. Eĉ Marcos certe revizias la lingvaĵon de siaj mesaĝoj.
Jes, ĉiuj homoj eraremas, sed ili ne pli kiam ili skribas tre rapide sur klavaro. Post revizio, povas resti nur du aŭ tri eraretoj. Reviziu, kiel ĉiuj homoj !
Se vi reviziis, mi ne trovus la erarojn kiujn vi faris en via mesaĝo ĉar ili ne ekzistus ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 02:40, 14 Jul. 2012 (UTC)

Via Esperanto-nivelo redakti

Kara, mi ne volas malesperigi vin, sed pro la fuŝlingva mesaĝo kiun vi skribis en la administrejo, vi troigas kiam vi afiŝas EO 3 en via babelo. Oni diris la saman aferon al mi. Vi ne estas for de via altniveligo, sed restas kelkaj paŝoj antaŭ. Sed se vi juĝas ke vi scias altan nivelon de Esperanto, tio estas viaj aferoj. Marcos ankaŭ pensas ke vi troigas kun via EO 3.

Konsilo: Antaŭ ol publikigi, rigardu la tekston de via mesaĝo kaj korektu la erarojn.

Helpante vin, Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 14:01, 13 Jul. 2012 (UTC)

Reiri al la uzanto-paĝo de "Remux/I".