i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Roko777!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Arno Lagrange @ 23:08, 9. Jun 2008 (UTC)

Anstataŭ "la malpli malfacila" estus preferinde "la plej facila" (eventuale "la malplej malfacila") "pli" estas uzata por komparo. por superlativo uzenda estas "plej"

Granda Purigo redakti

Mi prolvlegis vian artikolon Granda Purigo kaj povas apenaŭ kredi ke vi eklernis Esperanton nur antaŭ unu semajno : mi trovis tre malmultajn erarojn, plej multaj el ili estas ne tre gravaj. Mi korektis jene (vidu miajn ŝanĝojn):

  • vi uzadas 'da' anstataŭ 'el' ('da' uzatas parolante pri kvanto inter vorto kiu signifas kvanton kaj nomo de la aĵo pri kies kvanto oni parolas "kiom da tempo ? multe da akvo; granda kvanto da homoj; ia nombro da parolantoj; ...). en viaj frazoj temis pri parto el tuto "tri homoj el dek ..."
  • vi uzas vorton kiun mi ne trovas en NPIV : 'asasini' (murdi)
  • vi uzas iujn malkutimajn vortojn dum pli ordinaraj estas preferindaj astro / stelo (astro estas precipe astronomia, dum stelo ankaŭ estas uzata por simbolo, geometrio) prominenta / elstara, proskripcii / proskribi, kiomo / nombro
  • vi uzis "justigi" anstataŭ "pravigi"; maljustan situacion oni povas justigi; ian ajn opinion oni povas pravigi per bonaj aŭ malbonaj argumentoj
  • 'morti' sufiĉas, 'mortiĝi' estas pleonasma (= iĝi mortinta = morti)
  • en Esperanto oni ne enkonduku subpropoziciojn rekte per prepozicioj
    • "mi agis post kiam mi vidis" (kaj ne "mi agis post mi vidis" )
    • "oni akuzas lin misfari" "oni akuzas lin pro liaj misfaroj" "oni akuzas lin ke li misfaris" (kaj ne "oni akuzas lin pri misfari")
  • "eliri en ekzilo" sonas strange. "ekzilo" en si mem jam entenas nocion de eliro
  • la esprimo "punlaborejo" jam enradikiĝis kaj estas preferinda al "laborprizono" (en Francio enkarcerigitoj laboras sed ilia situacio tute ne estas komparebla al tiu de la punlaborejoj kiaj tiuj de Stalino, Hitlero aŭ la famaj punlaborejoj en Franca Gvajano kiu fermis ĉirkaŭ 1950).

Konklude mi gratulas vin pro la rimarkinda verko kaj instigas vin plu kontribuadi. Arno Lagrange @ 23:08, 9. Jun 2008 (UTC)