Sagitario~eowiki
stumpoj redakti
Kiam vi ekverkas artikoleton kun nur unu-du frazoj, marku ĝin kiel stumpo ĉi tiel:
{{stumpo}}
Dankon. --Jim Henry 23:05, 30. Jun 2004 (UTC)
re:stumpoj redakti
Dankon, sed mi jam sciis. Mi ekverkis tiun "artikoleton" je la 2a horo en loka tempo kaj vere estis tro laca. Mi esperas, ke vi pardonas min. --Sagitario 12:41, 1. Jul 2004 (UTC)
- Nu, bone. Mi scias, kiel estas verki artikolon tro haste kiam vere mankas tempon... --Jim Henry 13:09, 1. Jul 2004 (UTC)
licenco de la Dosiero:Jubilea_simbolo.png redakti
mi kopiis la grafiko al la germana vikipedio kaj nun iu demandas pri ĝia licenco. ĉu vi scias kia licenco estas? --Kristjan' 16:58, 15. Sep 2004 (UTC)
- Komence - via Esperanto bonas, ĉar mi komprenis vin.
Eble la GFDL estas uzata, ĉar mi faris tiun grafikon mem de alia pli granda grafiko, kiun mi trovis ĉe http://www.ikso.net/ric/sxutajxoj/detaloj_bildo.php?id=76. Se elŝuti ĝin ne plu funkcias kaj vi tamen volas havi kopion de la originala dosiero bonvolu demandi min por ĝi.
Noch etwas - schön, dass du dich für freie Software und eine gewisse isländische Musikgruppe interessierst ;) --Sagitario 15:45, 16. Sep 2004 (UTC)
- Komence - via Esperanto bonas, ĉar mi komprenis vin.
- mi demandis "ikso.net" retpoŝte, sed neniu respondas ĝis nun - mi ankaŭ povas demandi la UEA, ĉu ne?
Ĉu vi ankaŭ estas en la germana vikipedio? --Kristjan' 23:11, 18. Sep 2004 (UTC)
- mi demandis "ikso.net" retpoŝte, sed neniu respondas ĝis nun - mi ankaŭ povas demandi la UEA, ĉu ne?
- Mi ne estas ano de la germana vikipedio, sed mi iam kaj iam redaktas artikolojn kaj aldonas ligilojn ĉar mi estas denaska parolanto de la germana. Mi opinias, ke la Esperanta Vikipedio bezonas pli da helpo ol la germana Vikipedio, ĉar la germanan lingvon parolas pli ol 118 milionoj da homoj kaj Esperanton nur 2 milionoj (laŭ Sidney S. Culbert, University of Washington, Seattle, Wash. 98195). --Sagitario 20:02, 20. Sep 2004 (UTC)
- prave. sed ni ankaŭ bezonas bonan artikolojn pri esperanto en aliaj lingvoj, ĉu ne? ;-) – la licencproblemo ne plu estas problemo intertempe. --Kristjan' 16:30, 7. Dec 2004 (UTC)
Miaj pensoj redakti
Mi ne scias, ĉu viaj reformismaj ideoj pri Esperanto devas aperi en Esperanta Vikipedio!? Eble vi kreu alian lingvon (simile al ido, Interlingvao, Tokipono kajs similaj) kaj ekverku propran vikipedion. 62.68.169.218 07:52, 16. Dec 2004 (UTC)
- Ĉu vi konas pli bonan lokon ol la Esperanta Vikipedio? Kiujn alian Esperantan enciklopedion kiu gravas havas ni? Tiuj ideoj ne estas mia! Ĝi jam ekzistis antaŭ 1994. 1994 mi estis 9-jara! Mi nur volas informi pri jam ekzistantaj fenomenoj. Kio estas enciklopedio sen informo pri jam ekzistantajn aĵojn? Ĉu tiu ne estas malbonsenca propagando? Vikipedio ne estas diktaturo sed imformilo. Ekzemplo: se iu persono legas libro de Jorge CAMACHO kaj trovas la sufikson -iĉ-, kie tiu persono trovu informojn pri tiu aĵo? Ĉu vi vere scias kio kontrastas Esperanton de aliaj sensukcesaj planlingvoj? - Ĝi evoluas!
- Bonintence sagitario 08:08, 16. Dec 2004 (UTC)
- Vikipedio ne estas diktaturo sed imformilo jes, sed ĝi ne estas informilo pri propraj inventaĵoj, elpensaĵoj. Tio estas skribite ie, ke oni ne altrudu proprajn pensojn. Donu pruvon pri ĝenerala kono pri Iĉ. La pli frue konigita retpaĝo ne funkciis. Amike 62.68.169.218 08:23, 16. Dec 2004 (UTC)
- Tio ne estas mia ideo! Bonvolu legi "riismo" kaj la ekstera dokumento "Originala manifesto de riisma Esperanto". Ĉiu persono, kiu legis la librojn de Jorge CAMACHO konas -iĉ-.
- Kaj kio estas la kaŭzo por legi enciklopedion? Trovi aĵojn oni ne jam sciis! Cetere Jorge CAMACHO estis ano de Akademio de Esperanto kaj estis gajninto de Belartaj Konkursoj!
- Pli amike sagitario 08:33, 16. Dec 2004 (UTC)
- En la tempo, kiam estis unue proponitaj riismo kaj iĉismo, la sufikso "-iĉ-" estis ne vaste konata. Sed hodiaŭ apenaŭ eblas priskribi la lingvon parolata de junaj esperantistoj sen mencii ĝin. Kvankam ne parto de klasika Esperanto, "-iĉ-" estas nekontesteble la plej populara sufikso por montri virsekson. (PMEG mencias ĝin, sed diras samtempe, ke iĉistoj, kiuj volas neŭtrigi la virajn vortradikojn, estas ekstremistoj, kaj ke tio estas drasta, neakceptebla reformpropono.)
- Mi konsentas kun sagitario, ke Vikipedio estu informilo, per kiu oni povu lerni pri nekonataj aferoj, ne diktaturo, kie oni rajtas verki nur pri malnovaj aferoj. Mi ne kontraŭas priskribon en Vikipedio de ajnaj reformproponoj, eĉ se mi mem ne ŝatas la proponojn.
- --VerdLanco (diskutu) 14:56, 31. Dec 2004 (UTC)
- Ĉu tiu estas opiniesprimo pri -iĉ-, ri kaj tiuj aferoj se vi diras "eĉ se mi mem ne ŝatas la proponojn" aŭ ĉu vi volis diri ke oni ĝenerale skribu pri konkretaj reformprojektoj ankaŭ se kelkaj ne ŝatas tiujn konkretajn projektojn?
- --Sagitario 15:50, 1. Jan 2005 (UTC)
KD redakti
Saluton,
Ĉu vi povus kompakte sumi la temon: kiel krei KD el Vikipedio, kio necesas por tio? En la germana oni faras tion. La ligon al paĝo vi trovas sur mia diskuta paĝo. Amike RK
- Resaluton!
- Kiu vi estas?
- -> Artikolo: Tiu artikolo temas pri
- 1.1 Bibliografische Informationen -> bibliografia informoj
- 1.2 Download -> elŝuto kaj mendo
- 2 Unterstützte Betriebssysteme -> subportaj oparaciumoj
- 3 Vorangegangene und parallele Ideen -> Antaŭaj kaj paralelaj ideoj
- 4 Kontaktaufnahme -> kontaktigo
- 5 Motivation -> motivigo
- 6 Umsetzung -> realigo
- 7 Zeitplan -> horaro
- 8 Veröffentlichung -> publikigo
- 9 Erfahrungsbericht zur Umsetzung -> spertreferaĵo pri realigo
- 10 Besonderheiten und Bildschirmfotos -> specialaĵoj kaj ekrankopioj
- 11 Komplettinstallation der CD auf der Festplatte -> plena instalado sur fiksita disko
- 12 Ausblick -> antaŭrigardo
- Mi esperas, ke tio helpemas.
- --Sagitario 09:53, 23. Dec 2004 (UTC)
Saluton, mi pensis, ke vi povas mallonge skribi pri la afero. Kiel ni povus realigi la saman KD-igon de la Esperanta vikio?vikipediisto:razilklingo RK
- Ĉu vi volas scii pri teknika realigo? Tiu artikolo nome ne vere enhavas konkretan informon pri tekniko. Tamen mi povus traduki plenan artikolon vespere (laŭ Mez-Eŭropa Tempo), ĉar mi nun devas labori.
- --Sagitario 10:15, 23. Dec 2004 (UTC)
- Ĉu vi volas scii pri teknika realigo? Jes Tiu artikolo nome ne vere enhavas konkretan informon pri tekniko. Tial petas mi vin kontakti iun kompetentulon en la germana:) Tamen mi povus traduki plenan artikolon vespere (laŭ Mez-Eŭropa Tempo), ĉar mi nun devas labori. Mi scivolemas nur pri esenco de la realigo Amike vikipediisto:razilklingo RK
Muzikaj terminoj redakti
Saluton, Sagitario. Ĉu vi konas la muzikan vortaron Roko kaj popo? En ĝi troviĝas samplilo por "sampler", disketo por "single", kaj drumomaŝino por "drum machine". Ĝis nun mi neniam aŭdis pri "post rock", sed postroko ŝajnas pravigebla analoge al subtegmento, se temas pri "tio, kio venas post roko". Feliĉan redaktadon! znusgy 20:18, 30. Dec 2004 (UTC)
kantotekstoj redakti
Vidu je Diskuto:Dolchamar
Iĉismo redakti
Saluton, Sagitario! En Vikipediista diskuto:Cappuccino vi skribis pri la iĉisma manifesto:
- Kun plezuro mi unikodigos ĝin, se mi rajtas.
- --Sagitario 22:39, 11. Jan 2005 (UTC)
Bonvolu fari! Se vi poste sendos la rezulton al mi, mi povos eventuale tuj afiŝi ĝin tra mia TTT-servilo.
--VerdLanco (diskutu) 23:40, 12. Jan 2005 (UTC)
Por sendi la dokumenton al mi, provu alklaki "Retpoŝtu" en mia vikipediista paĝo, aŭ uzu la adreson kiun mi ĵus sendis al vi. Dankon!
--VerdLanco (diskutu) 14:38, 15. Jan 2005 (UTC)
- Dankon pro la konvertado! Mi metis la dokumenton en TTT — Vidu Ekstera ligilo en la artikolo pri Iĉismo.
- --VerdLanco (diskutu) 09:55, 17. Jan 2005 (UTC)
- Ne dankinde!
- --Sagitario 11:52, 17. Jan 2005 (UTC)
Persona demando redakti
Mia kara iĉisma batalanto, mi volas lerni programi en Perl aŭ Visual Basic, sed mi loĝas vilaĝon en brazila nordorienta dezerto, do mi ne sukcesas kursi. Mi programis, en pra-historio, per Basic, Pascal kaj Fortran, do mi komprenas bazajn konceptojn kiel algoritmon kaj sub-rotinojn. Ĉu vi povas konsili min? Vikipediisto: Roberto
Kopirajto de la Jubilea Simbolo redakti
Ĉu ci mem ellaboris la bildon de la jubilea simbolo (Jubilea_Simbolo.png)? Ĉu ci povus aldoni kopirajtaĵan ŝablonon?
--Orzetto el la angla Vikipedio
Saluton, Sagitario! Mi tradukis la artikolon en la franca, kaj antaŭ kelkaj tagoj, Ske demandis al mi sub kiu licenco ili estas? Ĉu vi estas la aŭtoro? Se jes, ĉu GFDL konvenas al vi? Antaŭan dankon por via respondo.--Greguar 09:45, 24. Feb 2006 (UTC)
- Ne, mi ne faris ilin mem. Mi nur kopiis ilin el la germana vikipedio.--Sagitario 20:11, 7. Apr 2006 (UTC)
Saluton! Ĉu la du ĉi-supre menciitajn dosierojn kreis vi mem? Se jes, ĉu vi konsentas publikigi ilin kiel publikan havaĵon, kiel estas nun skribite sur la priskriba paĝo? Alie bonvolu aldoni aliajn taŭgajn indikojn al la priskriba paĝo. darkweasel94 13:44, 26 Jul. 2013 (UTC)
Via uzantonomo estos ŝanĝata redakti
Saluton,
La programista teamo de Fondaĵo Vikimedio faros kelkajn ŝanĝojn en funkciado de la uzantokontoj. Tiuj ŝanĝoj estas parto de niaj ĉiamaj penoj oferti al niaj uzantoj novajn kaj pli bonajn ilojn, ekzemple intervikiajn anoncojn kaj mesaĝojn. Ĉi tiuj ŝanĝoj havos la sekvon, ke ĉiu unuopa uzanto ĉie havos la saman uzantonomon. Per tio ni povas disponigi al vi novajn funkciojn, kiuj plibonigas la komunan redakton kaj diskutojn kaj ebligos pli fajnajn uzantorajtoj por tiuj iloj. La negativa flanko estas la antaŭkondiĉo, ke uzantokonto nun devas havi unikan nomon sur ĉiuj 900 Vikimediaj Vikioj. Pli da informoj vi trovos sur ĉi tiu anonca paĝo.
Bedaŭrinde, la nomo de via uzantokonto kolizias kun la nomo de alia uzantokonto nomita Sagitario. Por certigi, ke ambaŭ uzantoj plu povos kunlabori sur la Vikimediaj projektoj via uzantonomo estos ŝanĝita al Sagitario~eowiki. Tio okazos (same kiel ĉe aliaj uzantokontoj) en aprilo 2015.
Via konto plu funkcios tute same kiel antaŭe kaj vi restos aŭtoro de ĉiuj viaj ĝisnunaj redaktoj, tamen vi devos uzi la novan uzantonomon por ensaluti. Se via nova uzantonomo ne plaĉas al vi, vi povos peti ĝian renomigon per la sekva petilo.
Pardonu pro eventuala malagrablaĵo.
Yours,
Keegan Peterzell
Community Liaison, Wikimedia Foundation
23:48, 17 Mar. 2015 (UTC)
Renamed redakti
This account has been renamed as part of single-user login finalisation. If you own this account you can log in using your previous username and password for more information. If you do not like this account's new name, you can choose your own using this form after logging in: Specialaĵo:GlobalRenameRequest. -- Keegan (WMF) (talk)
06:28, 19 Apr. 2015 (UTC)